Also available as a 📱narrow screen version, or for 🁰word-aligned analysis.
Alternative versions: English.
No. | Quenya | Tengwar | Means |
---|---|---|---|
1 | “Anwavë lalvë anhairë i mallello maldë tesarion, sí,” equë i Corcurco, lan tarnes ar' i vendë, “pan utúliëlvë amna ta háya ve i sírë hainë ve.” | | “Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun,” komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, “ĉar ni jam marŝis preskaŭ tiom kiom forportis nin la rivero.” |
2 | I Latúcen Ornendur hanquetúvanë yá hlasses tumba yarra, ar quériéla carya (ya lévë lelya querendelínen) cennes i aia hravan tullë capila pá i salquë tenna. | | La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekaŭdis malaltan muĝon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turniĝis per ĉarniroj) li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. |
Nánes, é, velca malda Hrambiuë, ar i Ornendur sannë i hye é roiteánë ma, pan hlaryat caiteáner areä ara carya ar antorya nánë pantavë láta, apantaila carcanet úvanimë nelcion, lan carnu hendyat callë ve pambat úreo. | | Ĝi estis, efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke ĝi nepre ĉasas ion, ĉar ĝiaj oreloj kuŝis proksime al la kapo kaj ĝia buŝo estis larĝe malfermita, tiel ke vidiĝis du vicoj de malbelaj dentoj, dum ĝiaj ruĝaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. | |
Lan mennes areä, i Latúcen Ornendur cennë i norilë pó i hravan engë nípa þinda palar-nyarrincë, ar anahtai pennes hón, sintes i nánë ulca í Hrambiuë rícanë qualta tallë netya, alaraxeä veo. | | Kiam ĝi pliproksimiĝis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaŭ la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendanĝeran besteton. | |
3 | Etta i Ornendur ortanë hyaldarya, ar lan i Hrambiuë nornë arë, lintië hahyandes ar hócirnes i hravanwa cas poicavë pulcoryallo, ar hye peltanë to talyanta ve luppo atta. | | Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartiĝis de sia korpo, kaj ĝi ruliĝis en du pecoj ĉe liaj piedoj. |
4 | I palar-nyarrincë, sí yá nánes léra cottoryallo, nuhtanë insë; ar tairavë tulila i Ornendurenna quentes, quíneä nípa ómanen: | ; | La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al la Hakisto ĝi diris, per alta voĉeto: |
5 | “A, hantanyel! Hantanyë lye langë i erehtiëlyë coiviënya.” | | “Ho, dankon! Grandegan dankon, ĉar vi savis mian vivon.” |
6 | “Ui maura atesta sa, holmo iquiryan,” hanquentë i Ornendur. | | “Ne menciu ĝin, mi petas,” respondis la Hakisto, |
“Penin hón, istal, etta nanyë añcimbaila i alyauvan illi i nai maura málo, equi tullua i ná rië nyarrincë.” | | “Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi ĉiun kiu bezonas amikon, eĉ kiam ĝi estas nur muso.” | |
7 | “Rië nyarrincë!” holtunë i nípa celva, nicë ruxa. | | “Nur muso!” kriis la besteto, indigne; |
“Eë, nanyë Tári—i Tári ilyë Palar-Nyarrincion!” | | “mi ja estas Reĝino--la Reĝino de ĉiuj kampomusoj!” | |
8 | “A, é,” equë i Ornendur, cuvila. | | “Ĉu vere?” diris la Hakisto, klinante sin riverence. |
9 | “Etta acáriël velca carda, an verya, i rehtiénen coiviënya,” napannë i Tári. | | “Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuraĝe, savante mian vivon,” diris la Reĝino. |
10 | Talumë nyarrincili ettuller, norilë sir ta lintië ve tittë telcuntar poller colë te, ar yá cenneltë Tárinta, holtuneltë: | | Tiumomente pluraj musoj vidiĝis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Reĝinon ili kriis: |
11 | “A, tárilma meletya, sávelmë i qualtauvanë lyé! Manen hritinyel uþë i velca Hrambiuë?” Ilyë cúveltë tallë núra i pitya Tárin i amna tarneltë carintassen. | | “Ho, via Moŝtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?” kaj ĉiuj klinis sin tiom malalten antaŭ la Reĝineto ke ili preskaŭ surkapiĝis. |
12 | “Sina laltaula latúcen nér,” hanquentes, “qualtanë i Hrambiuë ar rehtanë coiviënya. | | “Ĉi tiu kurioza stanulo,” ŝi respondis, “mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. |
Etta epsi möa ilyë elden veuya se, ar lascarë umma mermerya.” | | Do ekde nun vi ĉiuj devas servi lin, kaj obeu eĉ lian plej malgrandan deziron.” | |
13 | “Caruvalmë!” holtuner ilyë nyarrinci, ve terevë onyeli. | | “Jes!” kriis ĉiuj musoj, per akra ĥoro. |
Ar tá vininteltë ilyë mentiënnar, pan Ilwë eccuinuyénë loriëryallo, ar cenila ilyë sinë nyarrinci os insë, ánes alasseä hu ar campes téra i comyo endenna. | | Kaj post tio ili diskuris ĉiudirekten, ĉar Toto estis vekiĝinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj ĉirkaŭ si li ekbojis ĝoje kaj saltis inter la grupon. | |
Ilwë illumë méliénë roita nyarrinci yá máranes Hyarveästassë, ar quistanes i sa penë harnalë. | | Toto ĉiam amis ĉasi musojn kiam li loĝis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago. | |
14 | Mal i Latúcen Ornendur antë i röa rancuryatsë ar hampë se tunga, lan holtunes i nyarrincin, “Á entulë! Á entulë! Ilwë úva hyanë le.” | | Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al la musoj: “Revenu! revenu! Toto ne damaĝos vin.” |
15 | Ó si i Nyarrincion Tári rassë carya nu salqueo umbollo ar maquentë, numbeä ómanen, “Nalyë tanca i úvas nacë me?” | | Aŭdinte tion la Reĝino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbaĵaro kaj demandis, per timema voĉo, “Ĉu vi certas ke li ne mordos nin?” |
16 | “Úvan lavë sén,” equë i Ornendur; “etta váldë þorya.” | ; | “Mi ne permesos tion,” diris la Hakisto; “do ne timu.” |
17 | Min ar enta, i nyarrinci nan·tuller lenca, ar Ilwë únë hu ata, anahtai rinces uþë i Ornenduro rancunta, ar náciévanesses quíta únes mai-ista i hye nánë latucenda. | | Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. |
Teldavë amaltë nyarrincion mo equë. | | Fine unu el la plej grandaj musoj parolis. | |
18 | “Ma eä aima ya polilmë carë,” maquentes, “na paitya lyen rehtiën i coiviéo Tárilmo?” | | “Ĉu ion ni povos fari,” ĝi demandis, “por repagi vin ĉar vi savis la vivon de nia Reĝino?” |
19 | “Alla ya nauyan,” hanquentë i Ornendur; mal i Corcurco, ye ríciénë sana, mal únë polë pan carya nánë sañquanta þardenen, equë, lintië, “A, þá; ecë len rehta málolma, i Úverya Rauro, ye ná lorna i lórelot-lóþossë.” | ; ; | “Mi kredas ke ne,” respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis ĉar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide, “Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuraĝan Leonon dormantan inter la papavoj.” |
20 | “Rauro!” holtunë i pitya Tári. | | “Leonon!” kriis la Reĝineto. |
“A, quannavë ai matuvas ilyë me.” | | “Sed, li manĝus nin ĉiujn!” | |
21 | “A, ui,” etequentë i Corcurco; “sina Rauro ná úverya.” | ; | “Ne,” deklaris la Birdotimigilo, “ĉi tiu Leono estas malkuraĝa.” |
22 | “Ma nanwavë?” maquentë i Nyarrincë. | | “Ĉu vere?” demandis la Muso. |
23 | “Insë quetis tallë,” hanquentë i Corcurco, “ar allumë é hyanuvas mo ye ná málolma. | | “Li mem agnoskas tion,” respondis la Birdotimigilo, “kaj neniam li damaĝus personon kiu estas nia amiko. |
Qui alyauvalyë me rehta se, vestanyë i mahtauvas ilyë eldë naþimávë.” | | Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin.” | |
24 | “Lai mai,” equë i Tári, “sataryalmel. | | “Bone,” diris la Reĝino, “ni fidos vin. |
Mal mana caruvalmë?” | | Sed kion ni faru?” | |
25 | “Ma eär linë sinë nyarrinci i estar lye Tári ar áþeär lascarë lye?” | | “Ĉu multaj musoj nomas vin Reĝino kaj pretas obei vin?” |
26 | “A, ná; eär húmë,” hanquentes. | ; | “Ho jes; miloj,” ŝi respondis. |
27 | “Tá á yalë ilyë té tulë simen éya cárima, ar á ilya tulya þermo anda nihta.” | | “Do ordonu ke ĉiuj venu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉiu kunportu pecon de ŝnuro.” |
28 | I Tári quernë i nyarrincin i veuner se ar quentë ten menë ú-pusto ar ócomë ilyë liërya. | | La Reĝino turnis sin al la musoj kiuj servas ŝin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. |
Éya hlasseltë canwaryar, hónorneltë ilya mentiënna ta lintië ve cárima. | | Tuj kiam ili aŭdis ŝian ordonon ili diskuris ĉiudirekten kiel eble plej rapide. | |
29 | “Sí,” equë i Corcurco i Latúcen Ornenduren, “möa lyen menë tanë aldar ara i sírë ar carë raxa ya coluva i Rauro.” | | “Nun,” diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, “iru al tiuj arboj apud la rivero kaj faru ĉareton por porti la Leonon.” |
30 | Etta i Ornendur mennë ú-pusto i aldannar ar yesentë móta; ar rongo fintanë norollë i aldaron lenquellon, yallon au·hahyandes ilyë i lassi ar olbar. | ; | Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaŭ li faris ĉareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj branĉojn. |
Tances sa uo toinë taxelínen ar carnes i quermar canta þennë nihtallon alta alda-pulco. | | Li kunfiksis ĝin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. | |
Tallë lintië ar tallë mai mótanes i yá i nyarrinci yesenter anya i raxa nánë quannavë ferina ten. | | Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la ĉareto jam estis tute preta por ili. | |
31 | Tulleltë ilyë mentiëllon, ar náneltë húmë: hoë nyarrincili ar pityë nyarrincili ar endeä höasseo nyarrincili; ar ilya tulyanë þermo nihta mi antorya. | ; | Ili venis el ĉiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj ĉiu portis pecon de ŝnuro en la buŝo. |
Os silumë Valanna eccuinunë anda loriëryallo ar apantanë hendyat. | | Proksimume tiam Doroteo vekiĝis el sia longa dormo kaj malfermis siajn okulojn. | |
Nánes lai aitaina tuviën inseo caitaila i salquessë, ó húmë nyarrinci os·tarilë ar tirilë se numbeávë. | | Ŝin multe mirigis trovi sin kuŝanta sur la herbaro kun miloj da musoj ĉirkaŭstarantaj kaj timete rigardantaj ŝin. | |
Mal i Corcurco nyarnë sen os ilqua, ar quernes i orhalda níca Nyarrincinna, eques: | | Sed la Birdotimigilo informis ŝin pri ĉio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris, | |
32 | “Á lavë nin síta elyen meletyanta, i Tári.” | | “Permesu ke mi konigu al vi ŝian Moŝtinon, la Reĝino.” |
33 | Valanna cas·cúvë lungavë ar i Tári carnë cungorda, apa yá olanes faren naþima ó i nettë. | | Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Reĝino riverencis, kaj post tio ŝi fariĝis tre amikema kun la knabineto. |
34 | I Corcurco ar i Ornendur sí yesenter tacë i nyarrinci i raxassë, yuhtaila i hempar yai tuliéneltë. | | La Birdotimigilo kaj la Hakisto nun komencis ligi la musojn al la ĉaro, uzante la ŝnuretojn kiujn ili estis alportintaj. |
Nuntettë hempo mentë min os ilya nyarrincio lango ar i etwa mentë i raxassë. | | Unu finaĵo de ĉiu ŝnureto estis ligita ĉirkaŭ la kolon de ĉiu muso kaj la alia fino al la ĉareto. | |
Aþahanyë i raxa nánë tuxainellumë höa epë ilya i nyarrincion ye tucúvaner sa; mal yá ilyë nyarrinci coltainë lattastanen, polleltë tucë sa faren aþcarë. | ; | Kompreneble la ĉareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj ĝin; sed kiam ĉiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri ĝin. | |
Éta encë i Corcurquen ar i Latúcen Ornenduren harë sassë, ar aië pityë roccontar lintië luncer te i nómenna yassë i Rauro cainë lorna. | | Eĉ la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur ĝi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj strangaj ĉevaletoj al la loko kie la Leono kuŝis dormante. | |
35 | Apa laca urda mólë, pan i Rauro nánë lungo, mahtaneltë ñetë se ama to i raxa. | | Post multa tre malfacila laboro, ĉar la Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur la ĉareton. |
Tá i Tári rongaila canyanë liërya patuë, pan þoronyes i qui i nyarrinci reþúvaner imbë i lórelóti acca anda san intë yú lorúvaner. | | Post tio la Reĝino ordonis ke ŝia popolo komencu, ĉar ŝi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ankaŭ ili ekdormos. | |
36 | Minyavë i pityë veor, anahtai náneltë linë, hraië poller rumë i lungavë colonda norollë; mal i Ornendur ar i Corcurco yúyu nirner tellessë, ar menneltë arya. | ; | Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaŭ povis moveti la peze ŝarĝitan ĉareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaŭ puŝis de malantaŭe, kaj ili pli bone sukcesis. |
Ron peltaneltë i Rauro i lórelot-lóþollo i laicë palarinnar, yassë encë sen nefë i lissë, virya vista ata, minomë i lottion hloima niþilë. | | Baldaŭ ili finrulis la Leonon el inter la papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolĉan, freŝan aeron, anstataŭ la venenan odoron de la floroj. | |
37 | Valanna tullë omenë te ar hantanë i pityë nyarrinci laucavë pá i rehtië menendilyo quelmello. | | Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn ĉar ili savis de morto ŝian akompananton. |
Óliénes tallë tyasila i alta Rauro i alaranyes i rehtiéner hye. | | Ŝi jam multe amis la grandan Leonon kaj ŝi ĝojis pro lia saviĝo. | |
38 | Tá únunter i nyarrinci i raxallo ar vininteltë öa ter i salquë mardar. | | Post tio la musoj estis malligitaj de la ĉareto kaj forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. |
I Nyarrincion Tári nánë i telda ye öantë. | | La Reĝino de la Musoj foriris la plej lasta. | |
39 | “Qui ailumë maural me ata,” eques, “á ettulë mina palar ar holtuë, ar elmë hlaruvar lye ar tuluvar na alya lye. | | “Se iam vi denove bezonos nin,” ŝi diris, “venu en la kampon kaj voku, kaj ni aŭdos vin kaj venos helpi vin. |
Namárië!” | | Adiaŭ!” | |
40 | “Namárië!” ilyë hanquenteltë, ar i Tári hónornë, lan Valanna hampë Ilwë tulcavë itan únë ecë hyen norë cata se ar þosta se. | | “Adiaŭ!” ĉiuj respondis, kaj la Reĝino forkuris, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu ŝin. |
41 | Apa si haruneltë ar' i Rauro mennai eccuinúvanes; ar i Corcurco tulyanë Valannan yáveli areä aldallo, yai mantes ve ahtumatya. | ; | Post tio ili sidiĝis apud la Leono atendante lian vekiĝon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj ŝi manĝis ilin. |
—generated by quettali version 0.30.42