Click the tengwar text to view/hide the romanized text. Click the romanized text to view the translation. Click the translation to hide it again. Refresh page to reset everything.
Also available as a 🖵wide screen version.
Alternative versions: English.
【1】 Ena yá alatiéneltë hendyat i laicu hencalcanten, Valanna ar máloryar náner minyavë caldominë ló i elmendeä Osto alcar.
► Eĉ kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj ŝiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo.
¶ I maller náner címië vanimë mardelínen, illi ampaninë laica alasto ar hristaxië ildomë miriélë laimarillínen.
► Laŭlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj ĉie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj.
¶ Pataneltë to amballë i imya laica alasto, ar yassë i ronwar náner yantainë uo náner rímar laimarillion, paninë areávë uo, ar tinilë Anáro alcaressë.
► Ili marŝis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kuniĝis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo.
¶ I lattin calcalassi náner laica calco; éta i menel or i Osto sámë laica raitë, ar i armar Anárello náner laicë.
;
► La fenestroj estis el verda vitro; eĉ la ĉielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj.
【2】 Enger linë lië—neréli, nisseli, ar hínéli—os·patailë, ar ilyë sinar coller laicë hampi ar sámer laiquinci helma.
► Multaj personoj--viroj, virinoj, kaj infanoj--ĉirkaŭmarŝadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn haŭtojn.
¶ Tirneltë Valanna ar aiavë sampanina otorniërya hendínen elmendo, ar ilyë híni hónorner ar cúver intë cata amillentar yá cenneltë i Rauro; mal alquen equë ten.
;
► Ili rigardis Doroteon kaj ŝian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj ĉiuj kuris kaŝi sin malantaŭ siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili.
¶ Linë maccöar tarner i mallessë, ar Valanna cennë i ilqua mi tai nánë laica.
► Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke ĉio en ili estas verda.
¶ Aumancaner laica laptelis ar laica romori, an aryë laicë hyapati, laicë carpi, ar ilimë laicë hampi.
► Verdaj dolĉaĵoj kaj verda krevmaizo estis vendataj, ankaŭ verdaj ŝuoj, verdaj ĉapeloj, kaj ĉiaspecaj verdaj vestaĵoj.
¶ Nómessë min nér aumanceánë laica malmayul, ar yá i híni homancanë sa, Valanna pollë cenë i telpemacceltë meter sa laicë urustamittainen.
► Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj aĉetis ĝin Doroteo rimarkis ke ili pagas ĝin per verdaj moneroj.
【3】 Nemnë eä yola roccor yola ummanimë lamni; i neri os·coller nateli nícë laicë norollínen, yai nirneltë opo intë.
;
► Ŝajne estis nek ĉevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj ĉaretoj, kiujn ili antaŭenpuŝis.
¶ Ilquen nemner alassië ar fartainë ar alinë.
► Ĉiu ŝajnis feliĉa kaj kontenta kaj prospera.
【4】 I Varno i Andondion tulyanë te ter i maller mennai tulleltë tarassë, poicavë Osto endessë, ya nánë i Túrion Óþua, i Túra Istyar.
► La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj ĝis ili atingis grandan konstruaĵon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorĉisto.
¶ Engë mahtar pó i fenna, colila laica sorwaima ar anda laica fanga.
► Soldato staris antaŭ la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo.
【5】 “Sís aianor,” equë i Varno i Andondion sen, “ar cánaltë cenë i Túra Óþ.”
► “Jen fremduloj,” diris al li la Pordogardisto, “kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon.”
【6】 “Á patë mir,” hanquentë i mahtar, “ar coluvanyë mentalya sen.”
► “Enpaŝu,” respondis la soldato, “kaj mi portos vian mesaĝon al li.”
【7】 San menneltë ter i Túrion Andondi ar tulyanë te mina alta þambë ó laica farma ar miryë laicë sormar hristaxië laimarillínen.
► Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukiĝis en grandan ĉambron kun verda tapiŝo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj.
¶ I mahtar tyarnë illi psarë talintar anat laica hyapsarma nó mittar sina þambenna, ar yá háruyéneltë eques runda:
► La soldato devigis ilin ĉiujn viŝi siajn piedojn per verda mato antaŭ ol eniri la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis li diris ĝentile,
【8】 “Mecin i seruvaldë aþiénen lan menin i Tarhanwa Þambeo fennanna ar nyarin Óþen i naldë sís.”
► “Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronoĉambro kaj diros al Ozo ke vi ĉeestas.”
【9】 Mauraneltë larya anda lúmë tenna i mahtar nanwennë.
► Ili devis longe atendi ĝis la soldato revenis.
¶ Yá yallumë nanwennes, Valanna maquentë:
► Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis,
【10】 “Ma ecéniël Óþ?”
► “Ĉu vi vidis Ozon?”
【11】 “A, ui,” hanquentë i mahtar; “Allumë ecéniënyes.
;
► “Ho, ne,” respondis la soldato; “mi neniam vidis lin.
¶ Mal quenten sen lan handessë cata fanwarya ar ánen sen mentalda.
► Sed mi parolis al li dum li sidis malantaŭ sia ekrano, kaj diris al li vian mesaĝon.
¶ Quentes i lauvas len ocenië, qui yestaldë san; mal möa eldeo ilyan menë mir sinanwiërya erinqua, ar lauvas rië er ilya ressë.
;
► Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed ĉiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi ĉiutage.
¶ Etta, pan möa len serë i Túriondessë ter réli, tyaruvan mo tulya le þambennar yassë ecuva len serë aþiëssë apa mentiëlda.”
► Sekve, ĉar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al ĉambroj kie vi povos esti komfortaj post via marŝado.”
【12】 “Hantanyel,” hanquentë i vendë; “ta ná lai naþima Óþo.”
;
► “Dankon,” respondis la knabino; “Oz estas tre afabla.”
【13】 I mahtar sí þurinyë laica þimpalassë, ar ú-pusto vinya vendë, colila netya laica saminda hlappo, tullë mir i þambë.
► La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la ĉambron.
¶ Sámes írima laica findessë ar laicu hendu, ar cúves núra pó Valanna lan eques, “Á hilya ni ar tanuvan lyen þambelya.”
► Ŝi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj ŝi riverencis profunde antaŭ Doroteo dirante, “Sekvu min kaj mi gvidos vin al via ĉambro.”
【14】 San Valanna equë namárië ilyë máloryain hequa Ilwë, ar napila i röa rancuryanta hilyanes i laica vendë ter langor otso ar ama tyellestassen neldë mennai tulleltë þambenna i Túriondo pentessë.
► Do Doroteo adiaŭis ĉiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laŭ tri ŝtuparoj ĝis ili atingis ĉambron en la antaŭa parto de la Palaco.
¶ Sa nánë i anfinda níca þambë ambaressë, ó malaqua fastima caima ya collë talatu laica samindo ar laica quessamin töallë.
► Ĝi estis kiel eble plej ĉarma malgranda ĉambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovroŝtofon.
¶ Engë níca celurë i þambeo endessë, ya haptanë tuista laica niþiléo i vilyanna, ya lanantë avar mina miryavë fintaina laica alasta sónanwa.
► Fonteto estis en la centro de la ĉambro, ĝi altigis ŝprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele ĉizitan verdan marmoran basenon.
¶ Vanimë laicë lotteli tarner i lattinissen, ar engë palusta ó ríma nícë laicë parmaron.
► Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj troviĝis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj.
¶ Yá Valanna sámë lúmë na apanta sinë parmar, túves i tai náner quantë aië laicë emmalínen yai carnë se lala, tai náner tallë laltaulë.
► Kiam Doroteo havis sufiĉan tempon por malfermi la librojn ŝi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis ŝin pro sia komikeco.
【15】 Haurossë enger linë laicë hlapporyali, ó samin ar pastalannë ar quessamin; ar ilyë tai cananter Valanna poicavë.
;
► En ŝranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj ĉiu el ili estis precize ĝustadimensia por Doroteo.
【16】 “Á carë imlë mai-maryë,” equë i laica vendë, “ar yá meril ma, á hyalta i indyel.
► “Sentu ke vi estas ĉehejme,” diris la verda knabino, “kaj se vi deziros ion sonoru.
¶ Óþ yaluva eldë enar amauressë.”
► Oz alvokos vin morgaŭ matene.”
【17】 Lonyes Valanna erinqua ar nanwennes i hyanain.
► Ŝi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj.
¶ Sinar, aryë tulyanes þambelinnar, ar inteo ilya túvë insë seruvaila anfastima sattassë i Túriondo.
► Ilin ŝi ankaŭ kondukis al ĉambroj, kaj ĉiu el ili trovis sin loĝanta en tre agrabla parto de la Palaco.
¶ Aþahanyë sina rundië nánë alwara i Corcurquen; pan yá túves insë erinqua þamberyassë tarnes lamanwavë nómessë min, nit han fendassë, na larya tenna amaurë.
;
► Kompreneble tiu ĝentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia ĉambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon.
¶ Cainuyë uiúvanë anta sen sérë, ar únes polë holta hendyat; etta tarnes ter quana lómessë tirila pitya ungol ye láneánë ungwerya þambeo neltessë, vequi sa lánë min i arelmendië þambion ambaressë.
;
► Lin ne ripozigus kuŝado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la ĉambro, kvazaŭ ĝi ne estus unu el la plej belaj ĉambroj en la mondo.
¶ I Latúcen Ornendur cainunë caimaryassë ló haimeo nírë, pan rennes yá nánes hráveo; mal pan únes polë lorë, séres i lómë rafila limiryar cas ar tal na carë tanca i hépanettë mára moloitë tarmessë.
;
► La Stana Lignohakisto kuŝiĝis nur pro kutimo, ĉar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed ĉar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas.
¶ I Rauron caima parcë lasselion i tauressë naiévanë arya, ar únë tyasë ná camina mi þambë; mal sámes acca laca handë na ñormerë si, etta campes to i caima ar corontes insë ve miuë ar murranes insë lorna apa lúmincë.
;
► La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne plaĉis esti fermita en ĉambron; sed lia saĝeco ne permesis ke tio ĝenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruliĝis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin.
【18】 Neuna amauressë, apa arinwat, i laica vendë tullë na tulya Valanna, ar tyarnë hye vaimata mi min i amnetyë hlapporon, carina laica quilinoitë pastalannenen.
► La sekvan matenon, post la matenmanĝo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis ŝin per unu el la plej belaj roboj--el verda brokita sateno.
¶ Valanna vaimatanë laica saminda quiltalannë ar nuntë laica seres os Ilweva lango, ar yesenteltë i Tarhanwa Þambenna i Túra Óþo.
► Doroteo surmetis verdan silkan antaŭtukon kaj ligis verdan rubandon ĉirkaŭ la kolon de Toto, kaj ili ekmarŝis al la Tronoĉambro de la Granda Oz.
【19】 Minya tulleltë velca rondonna, mi ya enger linë heríli ar herúli i aralliéo, ilya colila mairië ohampínen.
► Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per riĉaj kostumoj.
¶ Sinë lië haranyer lana carië hequa quetë ilya hyanain, mal illumë tulleltë larya ettë i Tarhanwa Þambë ilya amauressë, anahtai allumë cáver némë ceniën Óþ.
► Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili ĉiam atendis ekster la Tronĉambro ĉiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon.
¶ Lan Valanna tullë mir tirneltë se céþula, ar teo mo hlussanë:
► Dum Doroteo eniris ili rigardis ŝin scivoleme, kaj unu el ili flustris,
【20】 “Naitië tiruvalyë i anta Óþua i Rúcima?”
► “Ĉu vi vere rigardos la vizaĝon de Oz la Terura?”
【21】 “Aþahanyë,” hanquentë i vendë, “qui cenuvassen.”
► “Kompreneble,” respondis la knabino, “se li akceptos vidi min.”
【22】 “A, cenuvassel,” equë i mahtar ye ocólië mentarya i Istyarenna, “anahtai uissë tyasë i lië cesta cenë se.
► “Ho, li akceptos vidi vin,” diris la soldato kiu komunikis ŝian mesaĝon al la Sorĉisto, “kvankam al li ne plaĉas ke homoj petas vidi lin.
¶ Eë, minyavë nánes ruxa ar equë i möa nin nanwenta lye tanna yallo utúliël.
► Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis.
¶ Tá maquentessë nin mallë nemil, ar yá atestanen telpinu hyapatelyat tannes lio ceþyarë.
► Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn arĝentajn ŝuojn li estis tre interesata.
¶ Teldavë nyarnen sen os i tehta timbarelyassë, ar þantanes i lauvanes lyen mittarë sinanwiëryanna.”
► Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru.”
【23】 Vin tá nyellë cilintyanë, ar i laica vendë equë Valannan, “Ta ná i tanwa.
► Ĝuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, “Jen la signalo.
¶ Möa lyen menë mina i Tarhanwa Þambë erinqua.”
► Vi devas eniri la Tronoĉambron sola.”
【24】 Apantanes níca fenna ar Valanna patanë veryavë ter sa ar túves i nánes elmendeä nómessë.
► Ŝi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarŝis kaj trovis sin en mirinda loko.
¶ Sa nánë alta, corna þambë ó orwa rondo, ar i rambar ar rosto ar talan náner tupina ló altë laimarilli tacinë areä uo.
► Ĝi estis granda, ronda ĉambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj.
¶ I rondo endessë engë alta calma, ta calima ve Anar, ya carnë i laimaríli ita elmendeä lénen.
► En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige.
【25】 Mal sa ya lio ceþyanë Valannan nánë i alta tarhanwa laica alasto ya tarnë i þambeo endessë.
► Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la ĉambro.
¶ Sámes canta ve hanwa ar itanë mírínen, ve carnë hyana ilqua.
► Ĝi estis havis la formon de seĝo kaj brilis pro gemoj, same kiel ĉio alia.
¶ I hanwo endessë engë yána Cas, ú pulco tuluhtaila sa hya aitë ranquion hya telquion.
► En la centro de la seĝo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aŭ brakoj aŭ kruroj.
¶ Únë eä findë sina caressë, mal sámes hendu ar nengwë ar anto, ar nánë lio amalta ep' i cas i arhalla norþava.
► Sur tiu kapo ne estis haroj, sed ĝi havis okulojn kaj nazon kaj buŝon, kaj ĝi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto.
【26】 Lan Valanna cendanë si elmendanen ar þossenen, i hendu querner taira ar tirnettë se maicavë ar tancavë.
► Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turniĝis kaj rigardis ŝin akre kaj senŝanceliĝe.
¶ Tá i anto lévë, ar Valanna hlassë óma equë:
► La buŝo moviĝis kaj Doroteo aŭdis voĉon diri:
【27】 “Inyë ná Óþ, i Túra ar Rúcima.
► “Mi estas Oz, la Granda, la Terura.
¶ Man nalyë, ar maro þúralyë ní?”
► Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?”
【28】 Sa lánë san naira óma ve ya sániévanes tulë i alta Carello; san ócomnes verië ar hanquentë:
;
► La voĉo ne estis tiom timiga kiom ŝi anticipis el la granda Kapo; do ŝi kuraĝe respondis,
【29】 “Inyë ná Valanna, i Níca ar Numbeä.
► “Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila.
¶ Utúliën elyen meter þámë.”
► Mi venis por peti vian helpon.”
【30】 I hendu tirnettë se sánula ter quanna lúmincë.
► La okuloj rigardis ŝin penseme dum plena minuto.
¶ Tá equë i óma:
► Post tio diris la voĉo:
【31】 “Mallë eñétiëlyë i telpinu hyapatu?”
► “Kie vi akiris la arĝentajn ŝuojn?”
【32】 “Eñétiënyet i Olca Curunio Rómeno, yá mardinya lanantë to se ar qualtanë se,” hanquentes.
► “Mi akiris ilin de la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur ŝin kaj mortigis ŝin,” ŝi respondis.
【33】 “Mallë eñétiëlyë i tehta timbarelyassë?” cacarranë i óma.
► “Kie vi akiris la markon sur via frunto?” pludiris la voĉo.
【34】 “Ta ná yassë i Manë Curuni Formeno minquë ni yá quentes nin namárië ar leltanë ni lyenna,” equë i vendë.
► “Tie la bona Sorĉistino de la Nordo kisis min kiam ŝi adiaŭis min kaj sendis min al vi,” diris la knabino.
【35】 Ata i hendu cendanettë se, ar cennettë i nyáranes naitë.
► Denove la okuloj akre rigardis ŝin, kaj vidis ke ŝi diras la veron.
¶ Tá Óþ maquentë, “Mana yestalyë ni carë?”
► Post tio Oz diris, “Kion vi volas ke mi faru?”
【36】 “Á nanwenta ni Hyarveästanna, yassë Peramilinya Voriël ar Peratarinya Martar nár,” hanquentes holmo.
► “Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko,” ŝi respondis fervore.
¶ “Uinyë tyasë nórelya, anahtai nás tallë vanima.
► "Mi ne amas vian landon, kvankam ĝi ja estas tre bela.
¶ Ar nanyë tanca i Voriël Peramil é ñorméra nairavë pá návenya vanwë tallë andalúmë.”
► Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto."
【37】 I hendu pirner nellumë, ar tá quernet ama i rostonna ar tal i talamenna ar os·peltaner tallë aiavë i nemnettë cenë i þambeo ilya satta.
► La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turniĝis al la plafono kaj subturniĝis al la planko kaj turniĝadis tiel kurioze ke ili ŝajnis rigardi ĉiun parton de la ĉambro.
¶ Ar yallumë tirnettë Valanna ata.
► Kaj fine ili denove rigardis Doroteon.
【38】 “Maro möa inyen carë si elyen?” maquentë Óþ.
► “Kial mi faru tion por vi?” demandis Oz.
【39】 “Pan elyë turca ar inyë milya; pan elyë ná Túra Istyar ar nanyë rië nettë.”
;
► “Ĉar vi estas forta kaj mi estas malforta, ĉar vi estas Granda Sorĉisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto,” ŝi respondis.
【40】 “Mal nánelyë faren turca na qualta i Olca Curuni Rómeno,” equë Óþ.
► “Sed vi estis sufiĉe forta por mortigi la fian Sorĉistinon de la Oriento,” diris Oz.
【41】 “Ta vin utulluyë,” hanquentë Valanna alquilin; “Únë ecë nin tapë sa.”
;
► “Tio estis nur hazardo,” respondis Doroteo simple; “mi ne povis malebligi ĝin.”
【42】 “Mai,” equë i Cas, “antauvanyë lyen hanquentanya.
► “Nu,” diris la Kapo, “mi diros al vi mian respondon.
¶ Uilyë samë talma na merë i nanwentauvanyel Hyarveästanna, laqui caruvalyë ma nin póna.
► Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi.
¶ Sina nóressë, ilquen paitya ilqua ya ñetis.
► En ĉi tiu lando ĉiu devas pagi pro ĉio ricevita.
¶ Qui meril yuhtaitanya sairina melehtenya na nanwenta lye mar ata, san minya möa lyen carë ma nin.
► Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi.
¶ Á alya ní ar inyë alyauva lyé.”
► Helpu min kaj post tio mi helpos vin.”
【43】 “Mana möa nin carë?” maquentë i vendë.
► “Kion mi devos fari?” demandis la knabino.
【44】 “Á qualta i Olca Curuni Númeno,” hanquentë Óþ.
► “Mortigu la fian Sorĉistinon de la Okcidento,” respondis Oz.
【45】 “Mal uinyë polë!” holtunë Valanna, lio aitaina.
► “Sed mi ne povas!” kriis Doroteo, multe surprizita.
【46】 “Qualtanel i Curuni Rómeno ar colil i telpinu hyapatu, yat camyar turwa luhtu.
► “Vi mortigis la Sorĉistinon de la Oriento kaj vi surportas la arĝentajn ŝuojn, kiuj enhavas potencan sorĉopovon.
¶ Sí rië erya Olca Curuni hinna eä quana sina nóressë, ar yá istal nyarë nin nás vanwa tá nanwentauvanyel Hyarveästanna—mal ú nó tá.”
► Nun restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke ŝi estas mortinta mi resendos vin al Kansas--sed ne antaŭ tiam.”
【47】 I nettë yesentë níta, nánes tallë lai varin; ar i hendu pirner ata ar tirner hye ñormerila, vequi i Túra Óþ sannë i encë hyen alya se au hye yestanë.
;
► La malgranda knabino komencis plori, ĉar ŝi tiom senesperiĝis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis ŝin malkviete, kvazaŭ la Granda Oz kredas ke ŝi povos helpi lin se ŝi volos.
【48】 “Allumë qualtanenyë aima, induila,” nínes.
► “Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence,” ŝi ploris;
¶ “Equi yestan carë, manen ecë nin qualta i Olca Curuni?
► “kaj eĉ se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorĉistinon?
¶ Qui elyë, ye ná Túra ar Rúcima, ui imlë polë qualta se, manen meril caritanyas?”
► Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi ŝin, kial vi supozas ke mi povus fari tion?”
【49】 “Uinyë ista,” equë i Cas; “mal ta ná hanquentanya, ar mennai i Olca Curuni firë úvalyë cenë peratarelya ar peramilelya ata.
;
► “Mi ne scias,” diris la Kapo; “sed tio estas mia respondo, kaj ĝis la Fia Sorĉistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon.
¶ Á cimë í Curuni ná Olca—hauravë Olca—ar failantavë möa sen a-qualta.
► Memoru ke la Sorĉistino estas Fia--ege Fia--kaj meritas esti mortigita.
¶ Sí á menë, ar vályë cesta cenë ni ata mennai acáriël rincumalya.”
► Nun iru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi estos plenuminta vian taskon.”
【50】 Naireávë Valanna lonyë i Tarhanwa Þambë ar nanwennë yassë i Rauro ar i Corcurco ar i Latúcen Ornendur hóreáner hlarë ya Óþ equétië sen.
► Malĝoje Doroteo foriris el la Tronoĉambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por aŭdi kion estis dirinta al ŝi Oz.
¶ “Ui eä estel nin,” eques colonda, “pan Óþ úva lelta ni mardar mennai aqualtaniën i Olca Curuni Númeno; ar ta allumë polinyë carë.”
;
► “Por mi estas nenia espero,” ŝi diris malgaje, “ĉar Oz ne resendos min al mia hejmo antaŭ ol mi mortigos la Fian Sorĉistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos.”
【51】 Máloryar náner nairië, mal únë ecë ten carë ma na alya se; san Valanna mennë véra þamberyanna ar cainunë i caimassë ar nínë insë loriënna.
;
► Ŝiaj amikoj bedaŭris, sed ili ne povis helpi ŝin; do ŝi iris al sia ĉambro kaj kuŝiĝis sur la liton kaj endormiĝis plorante.
【52】 Neuna amauressë, i mahtar ó i laicë appafini tullë i Corcurquen ar equë:
► La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris,
【53】 “Á tulë onyë, pan Óþ aiálië lye.”
► “Venu kun mi, ĉar Oz alvokis vin.”
【54】 San i Corcurco hilyanë hye ar encë sen mitta i velca Tarhanwa Þambë, yassë cennes, harila i laimaril tarhanwassë, amalelya Heri.
► Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronoĉambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon.
¶ Colles laica saminda virsúrë ar colles arcas mírion to sirilë laicë findeleryar.
► Ŝi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj ŝi portis juvelkovritan kronon.
¶ Olailë aldamoryalto enger rámat, varandu quileo ar tallë vilinu i nánettë vilvat yá nípa föa visto ananyë tu.
► Sur ŝiaj ŝultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermoviĝo atingis ilin.
【55】 Yá i Corcurco ucúvië, ta netyavë ve yallë polles sañquanta þarderyanen, pó sina vanima veo, hye tirnë se raina, ar equë:
► Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaŭ tiu belulino, ŝi rigardis lin dolĉe kaj diris:
【56】 “Inyë ná Óþ, i Túra ar Rúcima.
► “Mi estas Oz, la Granda, la Terura.
¶ Man nalyë, ar maro þúralyë ní?”
► Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?”
【57】 Sí i Corcurco, ye apa·icínië cenë i velca Cas pá ya Valanna nyarnë sen, nánë amaitaina; mal hanquentes sen verya.
;
► Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surpriziĝis; sed li respondis brave.
【58】 “Inyë ná rië Corcurco, sañquanta þardenen.
► “Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo.
¶ Etta penin sanar, ar tulin elyenna hyamila i sestauval sanar carinyassë minomë þardë, itan ecuva nin ola nér ta quanna ve aiquen turmenelyassë.”
► Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstataŭi la pajlon, por ke mi fariĝu tiom homa kia ĉiu alia persono en via regno.”
【59】 “Maro möa inyen carë si lyén?” maquentë i Heri.
► “Kial mi faru tion por vi?” demandis la damo.
【60】 “Pan nalyë istima ar turwa, ar alquen hyana polë alya ni,” hanquentë i Corcurco.
► “Ĉar vi estas saĝa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min,”
【61】 “Allumë lavin mánar ú aitë nan·anwo,” equë Óþ; “mal vestauvan sítë.
;
► “Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco,” diris Oz; “sed ĉi tion mi promesas.
¶ Qui qualtauval nin i Olca Curuni Númeno, san antauvanyë lyen túra sanar, ar tallë mára sanar i nauvalyë i amistima nér quana Nóressë Óþua.”
► Se vi mortigos por mi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej saĝa persono en la tuta Lando Oz.”
【62】 “Sáven i iquiryanelyë Valanna nahta i Curuni,” equë i Corcurco aitaina.
► “Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorĉistinon,”
【63】 “San carnenyë.
► “Tiel estis.
¶ Ui valda nin ye qualta se.
► Ne gravas al mi kiu mortigos ŝin.
¶ Mal mennai nás vanwa, úvanyë lavë mermelya.
► Sed antaŭ ol ŝi mortos mi ne plenumos vian peton.
¶ Sí etemená, ar vályë þurë ní ata mennai namoianiël i sanar ya yestal tallë velixë.”
► Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaŭ ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras.”
【64】 I Corcurco naireä nanwennë máloryannar ar nyarnë ten ya Óþ equétië; ar Valanna nánë aitaina tuviën í Túra Istyar lánë Cas, ve ecéniësses, mal lelya Heri.
;
► La Birdotimigilo reiris malĝoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis aŭdi ke la granda Sorĉisto ne estas Kapo, kia kiam ŝi vidis lin, sed bela damo.
【65】 “Illangiéla,” equë i Corcurco, “issë maura hón ta lio ve i Latúcen Ornendur.”
► “Malgraŭ tio,” diris la Birdotimigilo, “ŝi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto.”
【66】 Mi neuna amaurë, i mahtar ó i laicë appafini tullë i Latúcen Ornendurenna ar equë:
► La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris,
【67】 “Óþ aiálië lye.
► “Oz alvokis vin.
¶ Á hilya ni.”
► Sekvu min.”
【68】 Etta i Latúcen Ornendur hilyanë se ar tullë i velca Tarhanwa Þambessë.
► Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronoĉambron.
¶ Únes ista quima túvanes Óþ ve lelya Heri hya Cas, mal mernes i nauvanes i lelya Heri.
► Li ne sciis ĉu li trovos ke Oz estas bela damo aŭ Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo.
¶ “Pan,” eques insen, “qui nás i cas, nanyë tanca i úva anta nin hón, pan cas penis véra hón ar etta ui polë felë nin.
► “Ĉar,” li diris al si, “se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, ĉar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi.
¶ Mal qui nás i lelya Heri san icúvan felminqua pá hón, pan quetir i ilyë herir intë nár hondolaucë.”
► Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, ĉar oni diras ke ĉiuj damoj mem estas bonkoraj.”
【69】 Mal yá i Ornendur mittanë i velca Tarhanwa Þambë cennes yola i Cas yola i Heri, pan Óþ óliës amarúcima Hravano canta.
► Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronoĉambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, ĉar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto.
¶ Nánes amna ta alta ve andamunda, ar i laica tarhanwa nemnë hraië faren turca na tuluhta lungumerya.
► Ĝi estis preskaŭ granda kiel elefanto, kaj la verda trono ŝajnis apenaŭ sufiĉe fortika por ĝia pezo.
¶ I Hravan sámë cas ve rassemundo, mal enger hendi lempë antaryassë.
► La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en ĝia vizaĝo.
¶ Enger andë ranqui lempë óliélë pulcoryallo, ar yú sámes andë, fimbi telqui lempë.
► Kvin longaj brakoj kreskis el ĝia korpo kaj ĝi ankaŭ havis kvin longajn, maldikajn krurojn.
¶ Tiuca, töa loxë tumpë ilya satta seo, ar alquen pollë nauþessë cenë ulundo ambë naira nemesto.
► Dika, laneca hararo kovris ĉiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla.
¶ Nánë almë í Latúcen Ornendur pennë hón tana þenwassë, pan tompaniévanë romya ar lintië þosseo.
► Feliĉe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, ĉar ĝi bategus laŭte kaj rapide pro teruriĝo.
¶ Mal nála rië latucenda, i Ornendur aqua únë þorya, anahtai nánes lai varin.
► Sed ĉar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperiĝinta.
【70】 “Inyë ná Óþ, i Túra ar Rúcima,” equë i Hravan, ómanen ya nánë quanna alta rávë.
► “Mi estas Oz, la Granda, la Terura,” parolis la Bruto, per voĉo kiu estis unusola grandega muĝo.
¶ “Man nalyë, ar maro þúralyë ní?”
► “Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?”
【71】 “Inyë ná Ornendur, ar latucenda.
► “Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano.
¶ Saro penin hón, ar uin polë melya.
► Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami.
¶ Iquin lyen anta nin hón, itan ecë nin ná ve hyanë neri nár.”
► Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj.”
【72】 “Maro nai caruvanyë si?” maquentë i Hravan.
► “Kial mi faru tion?” demandis la Bruto.
【73】 “Pan cestan sa, ar er elyë polë amaquatë iquistanya,” hanquentë i Ornendur.
► “Ĉar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton,” respondis la Hakisto.
【74】 Óþ carnë núra yarra simen, mal equë, alarunda: “Qui naitië yestal hón, möa lyen namoia sa.”
► Oz iomete muĝis je tio, sed diris, raŭke, “Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti ĝin.”
【75】 “Manen?” maquentë i Ornendur.
► “Kiel?” demandis la Hakisto.
【76】 “Á alya Valanna qualta i Olca Curuni Númeno,” hanquentë i Hravan.
► “Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorĉistinon de la Okcidento,” respondis la Bruto.
¶ “Yá i Curuni ná vanwa, á tulë ninna, ar tá antauvan lyen i arpolda ar arifaila ar arnilda hón i quana Nóressë Óþua.”
► "Kiam la Sorĉistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz."
【77】 San mauva i Latúcen Ornenduren naireä nanwenë máloryannar ar nyarë ten os i rúcima Hravan ye ecéniës.
► Do la Stana Lignohakisto devis reiri malĝoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis.
¶ Ilyë náneltë elmendassë pá i linë nemestar í Túra Istyar pollë apanta insë, ar i Rauro equë:
► Ili ĉiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorĉisto, kaj la Leono diris,
【78】 “Qui nás Hravan yá menin cenë se, san rauvan amaromya·nya, ar tallë ruhta sé i þáquetuvas ilu ya cestan.
► “Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej laŭte muĝegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos ĉiun mian peton.
¶ Ar qui nás i lelya Heri, san nentauvan capë senna, ar tallë nirë se farta iquistanyar.
► Kaj se li estos la bela damo, mi ŝajnigos salti sur ŝin, kaj tiel devigos ŝin plenumi mian peton.
¶ Ar qui nás i velca Cas, san ecuva nin carë sen immaldë; pan peltauva sina cas quavë os i þambë mennai vestas anta ven ya yestalvë.
;
► Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; ĉar mi rulos la Kapon tra la tuta ĉambro ĝis li promesos doni al ni kion ni deziras.
¶ San á alarya, málonyar, pan ilu en nauva mára.”
► Do estu bonesperaj, miaj amikoj, ĉar ja ĉio rezultos bone.”
【79】 Neuna amauressë, i mahtar ó i laicë appafini tulyanë i Rauro i velca Tarhanwa Þambenna ar cestanë i hye mittuva i Óþua sinanwië.
► La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronoĉambro kaj petis lin eniri al Oz.
【80】 I Rauro ú-pusto mennë ter i fenna, ar os·tihtínen cennes, eänderyan, i pó i tarhanwa engë Pamba Úreo, tallë valca ar calina i hraia polles tauva tirë sa.
► La Leono tuj trairis la pordon, kaj ĉirkaŭrigardante li vidis, surprizate, ke antaŭ la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaŭ kuraĝis rigardi ĝin.
¶ Minya tennarya nánë i Óþ nartaniénë insë útulmanen ar urteánë muntanna; mal yá rinces menë areä, i úrë nánë tallë úrin i sa þinþë appafineryar, ar hlinces cána papila nómenna areä ar' i fenna.
;
► Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumiĝas; sed kiam li provis proksimiĝi, la varmego estis tiom intensa ke ĝi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo.
【81】 Tá núra, quilda óma tullë i Pamballo Úreo, ar sinar náner i quettali yai quentes:
► Venis malalta, trankvila voĉo el la Globo de Fajro, kaj ĉi tiujn vortojn ĝi parolis:
【82】 “Inyë ná Óþ, i Túra ar Rúcima.
► “Mi estas Oz, la Granda kaj Terura.
¶ Man nalyë, ar maro þúralyë ní?”
► Kiu estas vi, kaj kial vi serĉas min?”
【83】 Ar i Rauro hanquentë, “Inyë ná Úverya Rauro, þosseä pá ilqua.
► Kaj la Leono respondis, “Mi estas Malkuraĝa Leono, mi timas ĉion.
¶ Tullenyë elyenna iquë lyen anta nin verië, itan naitë ecuva nin ola i Hravanion Aran, ve atani estar ni.”
► Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuraĝon, por ke mi reale fariĝu la Reĝo de Bestoj, kiel min oni nomas.”
【84】 “Maro é möa inyen anta lyen verië?” maquentë Óþ.
► “Kial mi donu al vi kuraĝon?” demandis Oz.
【85】 “Pan ilyë istyarion, elyë ná i ar·túra, ar er samë melehtë na lavë iquistanya,” hanquentë i Rauro.
► “Ĉar el ĉiuj Sorĉistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton,” respondis la Leono.
【86】 I Pamba Úreo uruntë valcavë ter lúmë, ar i óma equë, “Á tulya nin nembalë í Olca Curuni ná vanwa, ar tana þenwassë antauvan lyen verië.
► La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la voĉo diris, “Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorĉistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuraĝon.
¶ Mal oi lan i Curuni coita, é oiuval úverya.”
► Sed dum vivos la Sorĉistino vi devos resti malkuraĝa.”
【87】 I Rauro nánë ruxa sina pahtan, mal únë ista quetë ma hanquento, ar lan tarnes quildavë tirila i Pamba Úreo, sa olanë tallë amúrin i quernes pimpenna ar hlintes i þambello.
► La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro ĝi fariĝis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la ĉambro.
¶ Alaranyes i túves máloryar horailë se, ar nyarnes ten pá rúcima cestaquetiërya ó i Istyar.
► Li ĝoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorĉisto.
【88】 “Mana caruvalvë sí?” maquentë Valanna colonda.
► “Kion ni faru nun?” demandis Doroteo malĝoje.
【89】 “Ea rië er nat ya polilvë carë,” hanquentë i Rauro, “ar ta ná lelya i Malwincion nórenna, ceþë i Olca Curuni, ar nancarë se.”
► “Nur unu afero estas farebla,” respondis la Leono, “ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elserĉi la Fian Sorĉistinon, kaj detrui ŝin.”
【90】 “Mal á quista i úvalvë polë?” equë i vendë.
► “Sed eble ni ne povos,” diris la knabino.
【91】 “Tá allumë samuvan verië,” etequentë i Rauro.
► “Tiukaze mi neniam ricevos kuraĝon,” deklaris la Leono.
【92】 “Ar allumë samuvan sanar,” napannë i Corcurco.
► “Kaj mi neniam ricevos cerbon,” diris la Birdotimigilo.
【93】 “Ar allumë samuvan hón,” equë i Latúcen Ornendur.
► “Kaj mi neniam ricevos koron,” parolis la Stana Lignohakisto.
【94】 “Ar allumë cenuvan Voriël Peramil ar Martar Peratar,” equë Valanna, yestaila níta.
► “Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon,” diris Doroteo, komencante plori.
【95】 “Á cimba!” holtunë i laica vendë.
► “Atentu!” kriis la verda knabino.
¶ “I niër lantuvar laica saminda hlappolyanna ar vahtauvar sa.”
► “La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos ĝin.”
【96】 San Valanna parahtanë hendyat ar equë, “Quistan i möa ven ricë sa; mal nanyë tanca i uinyë yesta nahta aiquen, yando na atacenë Voriël Peramil.”
;
► Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, “Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, eĉ se tio helpus revidi Onklinon Emon.”
【97】 “Menuvan olyë; mal nanyë acca úverya na qualta i Curuni,” equë i Rauro.
;
► “Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuraĝa kaj ne povus mortigi la Sorĉistinon,” diris la Leono.
【98】 “Aryë menuvan,” etequentë i Corcurco; “mal lauvan túra áþë lyen, nanyë taitë aut.”
;
► “Ankaŭ mi kuniros,” deklaris la Birdotimigilo; “sed mi ne estos granda helpo por vi, ĉar mi estas tro stulta.”
【99】 “Uinyë polë homanen hyanë éta Curuni,” equë i Latúcen Ornendur; “mal qui menuvalyë san tancavë menuvan olyë.”
;
► “Mi estas tro senkora por damaĝi eĉ Sorĉistinon,” komentis la Stana Lignohakisto; “sed se vi iros mi certe akompanos vin.”
【100】 Etta þantaneltë i yestúvaneltë i mentiënna neuna amauressë, ar i Ornendur maicatanë hyaldarya laica mulondonen ar carnë ilyë limiryar téravë milihtainë.
► Tial ili decidis komenci sian marŝon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda ŝtono kaj ĝuste oleigis siajn artikojn.
¶ I Corcurco sañquantanë insë virya þardenen ar Valanna antancë vinya quilma hendyatsë itan polles cenë mai.
► La Birdotimigilo metigis en sin freŝan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi.
¶ I laica vendë, ye nánë amnaþima ten, quantanë Valanno vircolca márë natelínen na matë, ar tancë indyel os Ilweva lango laica seresanen.
► La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per plaĉaj manĝaĵoj, kaj ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de Toto per verda rubando.
【101】 Menneltë caimanna faren rongo ar lorneltë máleä tenna aurë, yá cuitaner te i hollë laica hollova ye marnë i Túriondo cana-tarwassë, ar i quacië holyeva ye caitaniénë laica ohtë.
► Ili enlitiĝis tre frue kaj profunde dormis ĝis la taglumiĝo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu loĝis en la malantaŭa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.
—generated by quettali version 0.30.42