Click the tengwar text to view/hide the romanized text. Click the romanized text to view the translation. Click the translation to hide it again. Refresh page to reset everything.
Also available as a 🖵wide screen version.
Alternative versions: English.
【1】 I Úverya Rauro lai fasta yá hlasses í Olca Curuni ticutaina calpanen neno, ar Valanna ú-pusto apantanë i holma i mandoryo ando ar leryanë se.
► Tre multe plaĉis al la Malkuraĝa Leono aŭdi ke la Fia Sorĉistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malŝlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin.
¶ Menneltë uo mina i taras, yassë Valanno minya carda nánë yalë quanë Malwinci uo ar nyarë ten i silo en lantë móli.
► Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki ĉiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj.
【2】 Engë alta alarië imíca i maldë Malwinci, pan acárië te móta yeriënna ter linë löali i Olca Curunin, ye illumë mahtiénë te alta paimenénen.
► Estis tre multa ĝojo inter la flavaj Palpbrumoj, ĉar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorĉistino, kiu ĉiam tre kruele traktis ilin.
¶ Hempeltë sina luo ré ve meryalë, talumë ar tennoio cato, ar lútaneltë merendanen ar liltiénen.
► Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj ĉiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante.
【3】 “Au málolvar, i Corcurco ar i Latúcen Ornendur, nattë ómë,” equë i Rauro, “faren alaryuvan.”
► “Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni,” diris la Leono, “mi estus plene feliĉa.”
【4】 “Ma uilyë quista i nai polinquë rehta tu?” maquentë i vendë ñormerila.
► “Ĉu eble ni povus savi ilin?” demandis la knabino, esperoplene.
【5】 “Polilvë ricë,” hanquentë i Rauro.
► “Ni povos provi,” respondis la Leono.
【6】 Etta yallettë i maldë Malwinci ar maquenter ten quima alyauvaltë rehta málontar, ar i Malwinci quenter i alasseä caruvaltë ilqua poliëntassë na Valanna, ye leriénë te nasquello.
► Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili ĉu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin.
¶ San cilles Malwincili i nemner ista amba, ar ilyë yesenteltë öa.
► Do ŝi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili ĉiuj komencis serĉi.
¶ Lelendeltë ter tana aurë ar i neuno satta, mennai tulleltë i sarnenna yassë i Latúcen Ornendur caiteánë, quavë palpaina ar raica.
► Ili marŝis dum tiu tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la rokan ebenaĵon kie kuŝis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita.
¶ Hyaldarya nánë areä ara se, mal i címa nánë aumatina ar i mampa perta au·rácina.
► Lia hakilo kuŝis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita.
【7】 I Malwinci moicavë ortanë se rancultassen, ar nan·collë se i Malda Tarassenna ata, lan Valanna nínë niéli ara i voronwa máloryo naireä ñwaliën, ar i Rauro nemnë liquisinda ar naireä.
► La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedaŭroplena.
¶ Yá ananyeltë i taras, Valanna equë i Malwincin:
► Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj,
【8】 “Ma liëldo mo nár latúcentami?”
► “Ĉu estas stanistoj inter via popolo?”
【9】 “A, ná.
► “Ho, jes;
¶ Elmeo mo nár aryë latúcentami,” quenteltë sen.
► kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj,” ili diris al ŝi.
【10】 “San á tulya té nin,” eques.
► “Do venigu ilin al mi,” ŝi diris.
¶ Ar yá i latúcentami tuller, tulyailë óntë ilyë tammaltar vircolcassen, maquentes, “Ma polildë térata tanë unuxi i Latúcen Ornenduressë, ar locë se nan cantanna ata, ar ticulimya se uo yassë nás rácina?”
► Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante ĉiujn siajn ilojn en korbo, ŝi demandis, “Ĉu vi povos rektigi tiujn misbataĵojn en la Stana Lignohakisto, kaj reĝustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompiĝis?”
【11】 I latúcentami tirner lanna i Ornendur añcimbaila ar tá hanquenter i savintë i polintë apterya se tallë i nauvanes ta mára ve umman fai.
► La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence.
¶ San yesenteltë móta mi alta malda tarassuva þambë ar mótaner ter auri neldë ar lómi canta, nambië ar ricië ar locië ar ticulimië ar runië ar palcië pá i telcut ar pulco ar cas i Latúcen Ornendurwa, mennai yallumë nánes térataina nöa cantaryanna, ar limiryar léver ta mai ve fai.
► Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj ĉambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, ĝis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antaŭe.
¶ Nanwavë, enger lilmali sessë, mal i latúcentami carner mára mólë, ar pan i Ornendur lánë imbalateä nér, i lilmar quanna úner valda sen.
► Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj ĉar la Hakisto ne estis vanta, tute ne ĝenis lin la flikoj.
【12】 Yá, yallumë, patanes Valanno þambenna ar hantanë se pá rehtië seo, nánes tallë fasta i nínes alasseo niër, ar Valanna mauranë öapsarë ilya nië añcimbaila antaryallo quiltalanneryanen, itan limiryar uiúvaner ola aumatinë.
► Kiam, fine, li marŝis en la ĉambron de Doroteo kaj dankis ŝin ĉar ŝi savis lin, li tiom ĝojis ke li ploris pro ĝojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene viŝu ĉiun larmon de lia vizaĝo per sia antaŭvesto, por ke liaj artikoj ne rustu.
¶ Hapallumë vérë niëryar lananter nelca ar lintië ló i alassë omentiéo voronwa máloryo ata, ar sinë niër úner maura öapsarië.
► Samtempe ŝiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la ĝojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forviŝi tiujn larmojn.
¶ I Rauro, öapsarnes hendyat tallë lillumë i pimperyo mentenen i sa olanë faren nenda, ar mauranes etemenë i pacanna ar napë sa árissë mennai parahtiénes.
► Rilate al la Leono, li viŝis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke ĝi tute malsekiĝis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni ĝin en la sunlumo ĝis ĝi sekiĝis.
【13】 “Au sámalvë i Corcurco ólvë ata,” equë i Latúcen Ornendur, yá Valanna teliénë nyarë sen ilqua ya tulluyénë, “faren alaryuvan.”
► “Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni,” diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri ĉio okazinta, “mi estus vere feliĉa.”
【14】 “Möa ven ricë tuvë sé,” equë i vendë.
► “Ni devas provi trovi lin,” diris la knabino.
【15】 San yalles i Malwinci na alya se, ar pataneltë ter tana quanna ré ar satta i neuno mennai tulleltë i halla aldanna yo olbassen i Rámaiti Maimuni hátiéner Corcurquo hampë.
► Do ŝi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu ŝin, kaj ili marŝis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva ĝis ili atingis la altan arbon en kies branĉojn la Flugantaj Simioj estis ĵetintaj la vestojn de la Birdotimigilo.
【16】 Sa nánë anhalla alda, ar i pulco nánë tallë passa i alquen pollë retë sa; mal i Ornendur equë ú-pusto, “Hahyaruvan sa tal, ar tá polilvë ñetë i Corcurquo hampë.”
;
► Ĝi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi ĝin; sed la Hakisto diris tuj, “Mi hakos por faligi ĝin, kaj tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo.”
【17】 Sí lan i latúcentami mótiéner, apteryailë i Ornendur insë, enta Malwincë, ye nánë malattan, cáriénë hyalda-mampa quanna malto ar cantanë sa i Ornenduro hyaldanna, minomë i yerna rácina.
► Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis ĝin al la hakilo de la Hakisto, por anstataŭi la malnovan rompitan tenilon.
¶ Hyanar sapsarraner i maica mennai hainiéner quana angaumatta ar ilcanes ve runda telpë.
► Aliaj poluris la klingon ĝis la rusto estis tute forigita kaj ĝi brilis kiel frotita arĝento.
【18】 Éya equétiës, i Latúcen Ornendur yesentë hahyarë, ar apa þenna lúmë i alda lanantë hlontaila, apa yá i Corcurquo hampë lanantë et i olbar ar peltanë au i hunessë.
► Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la branĉoj kaj ruliĝis sur la teron.
【19】 Valanna nampë tai ar carnë i Malwinci nan·colë tai i tarassenna, yassë sañquantaner tai mára, poica þardenen; ar ela! sís engë i Corcurco, ta mára ve umman fai, hantaila te at' ar ata rehtiëryan.
;
► Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refariĝis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin ĉar ili savis lin.
【20】 Sí yá naiéneltë ertainë ata, Valanna ar máloryar sérer alassië réli i Malda Tarassë, yassë túveltë ilqua ya mauraneltë na sorë ten aþië.
► Nun rekunigite, Doroteo kaj ŝiaj amikoj pasigis plurajn feliĉajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis ĉion bezonatan por esti komfortaj.
【21】 Mal ressë min i vendë sannë pá Voriël Peramil, ar equë, “Möa ven nanë Óþonna, ar canë vandarya.”
► Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, “Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson.”
【22】 “Þá,” equë i Ornendur, “yallumë cauvan hominya.”
► “Jes,” diris la Hakisto, “kaj fine mi ricevos mian koron.”
【23】 “Ar inyë cauva sanarinya,” napannë i Corcurco alasseä.
► “Kaj mi ricevos mian cerbon,” diris la Birdotimigilo ĝoje.
【24】 “Ar inyë cauva veriënya,” equë i Rauro sánula.
► “Kaj mi ricevos mian kuraĝon,” diris la Leono penseme.
【25】 “Ar inyë nanuva Hyarveästanna,” holtunë Valanna, palpaila máryat.
► “Kaj mi reiros al Kansas,” kriis Doroteo, kunfrapante la manojn.
¶ “A, álvë patuë Laimarilinonna enar!”
► “Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaŭ!”
【26】 Si, þantaneltë carë.
► Ili decidis fari tion.
¶ I neuna ressë yalleltë i Malwinci uo ar quenteltë ten namárië.
► La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiaŭis ilin.
¶ I Malwinci náner nairië i lóyeáneltë, ar óliéneltë tallë mirtailë i Latúcen Ornendur i inqueltë se reþë ar cunya te ar i Malda Nórë Númeno.
► La Palpbrumoj tre bedaŭris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento.
¶ Yá túveltë i náneltë tulcë pá menië, i Malwinci áner ilya Ilwen ar i Rauron maltaina firinga; ar Valannan sorneltë maireä rancurin hristaxeä tinwírelínen; ar i Corcurquen áner pata-rondo ó maltaina inga, na sen avaneuvanë taltië; ar i Latúcen Ornenduren áneltë telpina millo-calpa, ó maltaina cantië ar mirwavë míreä.
; ; ;
► Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan marŝbastonon, por helpi lin marŝadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis arĝentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj.
【27】 I ranyarion ilya carnë i Malwincin vanima arpahtië hancardanen, ar ilyar quanþeltë má ó te mennai ranculta sancë ten.
► Ĉiu el la marŝontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj, kaj ĉiuj premis la manon de ĉiu el ili ĝis iliaj brakoj doloris.
【28】 Valanna mennë i Curunio hauronna na quanta vircolcarya mattanen meter i mentië, ar tás cennes i Laureä Carpë.
► Doroteo iris al la ŝranko de la Sorĉistino por plenigi sian korbon per manĝaĵoj por la longa marŝado, kaj tie ŝi vidis la Oran Ĉapon.
¶ Tyassesses caryassë ar túvë sa höasseryo mai.
► Ŝi metis ĝin sur sian propran kapon kaj trovis ke ĝi estas precize ĝustegranda por ŝi.
¶ Únes ista aima pá i Laureä Carpeo luhtu, mal cennes i nánë netya, etta þantanes colë sa caryassë ar colë niltelmerya i vircolcassë.
► Ŝi nenion sciis pri la sorĉo de la Ora Ĉapo, sed ŝi vidis ke ĝi estas bela, do ŝi decidis surporti ĝin kaj porti sian sunkufon en la korbo.
【29】 Tá, feryë meter i mentië, ilyë yesenteltë Laimarilinonna; ar i Malwinci áner ten yellor neldë ar linë márë mermi na colë óntë.
;
► Tiam, preparite por la marŝado, ili ekmarŝis cele la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si.
—generated by quettali version 0.30.42