Also available as a 📱narrow screen version, or for 🁰word-aligned analysis.
Alternative versions: English.
No. | Quenya | Tengwar | Means |
---|---|---|---|
1 | Eccuinunë se höa rinca, tallë alahorina ar turca i quíta Valanna uiénë caita i malaqua caimassë, nai naiévanë harna. | | Subita ŝoko vekis ŝin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kuŝus sur la mola lito, ŝi eble estus damaĝita. |
Naitië nánë, i rinca tyarnë se serë nefiëryassë ar intya mana tulluyénë; ar Ilwë sestanë ringa pitya nengwirya mina antarya ar miunë únavë. | ; | Eĉ malgraŭ tio la batego senspirigis ŝin kaj instigis ŝin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto voĉetis morne. | |
Valanna harunë ama ar tuntanë í mar lánë levila; yola sa nánë lúna, pan i calina árë tullë ter i lattin, luitaila i níca þambë. | ; | Doroteo sidiĝis kaj rimarkis ke la domo ne plu moviĝas; nek estis mallume, ĉar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan ĉambron. | |
Campes caimaryallo ar, ó Ilwë rastulceryatsë, nornë ar latyanë i fenna. | | Ŝi eksaltis de sia lito kaj kun Toto ĉe ŝiaj kalkanoj ŝi kuris kaj malfermis la pordon. | |
2 | I nettë carnë áyo hollë ar tirnë os insë, hendyat apantailu ambë ar ambë pantu i elmendië ehtelli yai cennes. | | La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis ĉirkaŭ sin, ŝiaj okuloj fariĝis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidaĵoj kiujn ŝi vidas. |
3 | I hwinwaiwa sestaniénë i mar tal lai moica—hwinwaiwo—vanimelda nóreo endessë. | | La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu, delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. |
Palistion vanimë latseli enger ildomë rimbi, ó túrë aldar colilë lissi ar pirinë yávi. | | Videblis belaj herbaroj ĉiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies branĉoj estis riĉaj kaj allogaj fruktoj. | |
Mairë lottelion rávali enger rimni, ar aiwi ó aia ar calima pilintelë liruner ar náner vilvë imbë i aldar ar tussar. | | Aroj da belegaj floroj estis ĉie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. | |
Nit au engë níca nellë, hyastaila ar miriéla arë enel laicu rávat, ar nurruila ómanen lai maitulya netten ye coiniénë tallë anda i þisin, þindë altavastissen. | | Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per voĉo tre plaĉa al knabineto kiu tiom longe loĝis sur la seka griza kamparo. | |
4 | Lan tarnes tirila mína i aië ar vanimë ehtelli, tuntanes tulila senna lië, amaië ep' ilquen oi céniénes. | | Dum ŝi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidaĵojn, ŝi rimarkis veni direkte al ŝi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam ŝi vidis. |
Láneltë ta alta ve i olanwë lië i illumë sítuyénes, mal aryë láneltë lai þennë. | | Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj ŝi kutimis; sed ankaŭ ili ne estis malaltaj. | |
Naitië nemneltë harivë ta halla ve Valanna, ye nánë alwa hína árasaryassë, anahtai náneltë, pá nemesta, linë löainen anyárë. | | Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de ŝia jaraĝo, kvankam ili estis, laŭaspekte, multe pli aĝaj. | |
5 | Neldë náner neri ar nillë min, ar ilyë náner aiavë vaimatiélë. | | Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj ĉiuj estis kurioze vestitaj. |
Colleltë cornë carpi ya oronyë níca tillenna talo andenen or carinta, ó indyelli os i hrímar yai cilintyaner lindavë quië léveltë. | | Ili surportis rondajn ĉapelojn kiuj pintiĝis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj ĉirkaŭ la randoj, kiuj sonetis dolĉe dum ili moviĝis. | |
I nerion carpi náner luini; i nillo carpë nánë fána, ar colles fána hlappo ya linganë naccainen almoryallo. | ; | La ĉapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj ŝi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de ŝiaj ŝultroj; | |
Or sa, falaryainë pityë eleni enger yai mirilyaner i árissë ve tinwíri. | | super ĝi estis ŝutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. | |
I neri coller luinë, i oveä quileo ve carperyar, ar coller mai-ruñgalda saipor ó yána luinë rimpë i ingassen. | | La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la ĉapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun larĝa blua faldo ĉe la supro. | |
I neri, Valanna sannë, náner harivë ta enwina ve Martar Peratar, pan inteo atta sámer fangar. | | La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samaĝaj kiel Onklo Henriko, ĉar du el ili havis barbojn. | |
Mal i nillë tancavë nánë lai ambë anyára. | | Sed la virineto estis sendube multe pli aĝa; | |
Antarya tupina helmunquelínen, finderya amna fána, ar patanes faren lenca. | | ŝian vizaĝon kovris faltoj; ŝiaj kapharoj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝi marŝis iom rigide. | |
6 | Yá sinë lië tuller areä ar' i mar yassë Valanna táranë i fendassessë, séreltë ar hlussaneltë imíca intë, ve þossië pá tulë tulë areä. | | Kiam tiuj personoj proksimiĝis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaŭ timante pliproksimiĝi. |
Mal i enwina nillë patanë Valannanna, carnë núra cungorda ar equë, lissë ómanen: | | Sed la maljunulineto marŝis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolĉa voĉo: | |
7 | “Nalyë maitulya, amarta Luhtallë, i Naucoron nóressë. | | “Vi estas bonvena, plej nobla Sorĉistino, al la lando de la Manĝtuloj. |
Nalmë tallë hantaiti lyen i aqualtaniël i Olca Curuni Rómeno, ar i eleryaniël liëlma nasquello.” | | Ni dankegas vin ĉar vi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon.” | |
8 | Valanna lastanë sina pahta elmendanen. | | Doroteo aŭskultis tiun parolon miregante. |
Mana i nillë nai tengë, estaila se ve luhtallë, ar quetila i aqualtaniës i Olca Curuni Rómeno? | | Kial la virineto nomis ŝin sorĉistino, kaj diris ke ŝi mortigis la Fian Sorĉistinon de la Oriento? | |
Valanna nánë cámalóra, alaraxeä nettë, ye hwinwaiwa ocólië linë lári maryallo; ar allumë aqualtaniës aima quana coiviëryassë. | ; | Doroteo estis senkulpa, neniun damaĝinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj ŝi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo. | |
9 | Mal i nillë nemesteä mernë i se hanquetë; etta Valanna equë, lemyula, “Nalyë lai naþima, mal é eä aitë loima. | ; | Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme, “Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. |
Uiënyë qualta aima.” | | Mi nenion mortigis.” | |
10 | “Mardelya carnë, annún,” hanquentë i enwina nillë, ó lalda, “ar ta ná i imma. | | “Nu, via domo mortigis ŝin,” respondis la virineto, ridante, “do estas tutegale. |
Á cenë!” cacarranes, leptentaila i mardua neltë. | | Vidu!” ŝi pludiris, indikante la angulon de la domo. | |
“Tás eä talyat, tensi rasilu undu tuo ronwallo.” | | “Jen ŝiaj du piedpintoj, ankoraŭ etenditaj sub ligna bloko.” | |
11 | Valanna tirnë, ar carnë þosseo níca hollë. | | Doroteo rigardis, kaj time krietis. |
Tassë, é, vin nu i neltë i velca rambo yassë i mar sérë, tál atta rasinu, colilu telpinu hyapatu ó mixë tillet. | | Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kuŝis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj arĝentajn ŝuojn kun pintoj. | |
12 | “A, horro! A, horro!” holtunë Valanna, yantaila máryat uo aitaina. | | “Ho ve! Ho ve!” kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. |
“I mar é alantië senna. | | “La domo falis sur ŝin. | |
Mana aima caruvalvë?” | | Kion ni faru?” | |
13 | “Ui eä aima cárima,” equë i nillë calaina. | | “Nenio farindas,” diris la virineto trankvile. |
14 | “Mal man nánes?” maquentë Valanna. | | “Sed kiu ŝi estis?” |
15 | “Nánes i Olca Curuni Rómeno, ve quenten,” hanquentë i nillë. | | “Ŝi estis la Fia Sorĉistino de la Oriento, kiel mi diris,” respondis la virineto. |
“Ahápiës ilyë Naucor nasquessë ter linë löar, ar carnes te móta sen ilyë lómessë ar auressë. | | “Ŝi sklavigis la Manĝtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi ŝin nokte kaj tage. | |
Sí illi lehtë, ar hantaiti lyen i máno.” | | Nun ili liberiĝis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo.” | |
16 | “Man nár i Naucor?” maquentë Valanna. | | “Kiuj estas la Manĝtuloj?” demandis Doroteo. |
17 | “Naltë i lië i marir sina nóressë Rómeno, yassë i Olca Curuni cunyanë.” | | “Ili estas la homoj kiuj loĝas en ĉi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorĉistino regis.” |
18 | “Elyë ná Nauco?” maquentë Valanna. | | “Ĉu vi estas Manĝtulo?” demandis Doroteo. |
19 | “Lá, mal nanyë málonta, anahtai marin i formeno nóressë. | | “Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi loĝas en la lando de la Nordo. |
Yá cenneltë í Curuni Rómeno nánë qualin, i Naucor leltaner linta menta-colindo ninna, ar tullen ú-pusto. | | Kiam ili trovis ke la Sorĉistino de la Oriento estas morta la Manĝtuloj sendis rapidan mesaĝiston al mi, kaj mi tuj venis. | |
Nanyë i Curuni Formeno.” | | Mi estas la Sorĉistino de la Nordo.” | |
20 | “A, ainassë!” holtunë Valanna. | | “Ho, mirige!” kriis Doroteo. |
“Ma nalyë nanwa curuni?” | | “Ĉu vi estas vera sorĉistino?” | |
21 | “Þa, é,” hanquentë i nillë. | | “Jes ja,” respondis la virineto. |
“Mal inyë ná manë curuni, ar i lië nilir ni. | | “Sed mi estas bona Sorĉistino, kaj la popolo amas min. | |
Lanyë ta turwa ve i Olca Curuni nánë ye cunyanë sinomë, hyaqui inyë leriévanë i lië.” | | Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorĉistino kiu regis ĉi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon.” | |
22 | “Mal sannen i ilyë curunir olcë,” equë i vendë, ye nánë nicë þosseä pá nevië ó nanwa curuni. | | “Sed mi kredis ke ĉiuj sorĉistinoj estas fiaj,” diris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorĉistinon. |
“A, fó, ta ná velca loima. | | “Ho, ne, tio estas grava eraro. | |
Enger curunir rië canta i quana Óþua Nóressë, ar inteo atta, tanu i marit formessë ar hyarmessë, nát manu curunit. | | Ekzistis nur kvar Sorĉistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj loĝas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorĉistinoj. | |
Istanyë i si ná naitë, pan inyë ná inteo min, ar láqualdë sanan loica. | | Mi scias tion, ĉar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. | |
Tanë i marner rómessë ar númessë náner, naitië, olcë curunir; mal sí yá aqualtaniëlyë inteo min, eä rië erya Olca Curuni i quana Nóressë Óþua—i mo ye marë númessë.” | ; | La loĝantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorĉistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorĉistino en la tuta Lando Oz--ŝi loĝas en la Okcidento.” | |
23 | “Mal,” equë Valanna, apa þenwo sanwë, “Voriël Peramil anyárië nin í curunir náner ilyë vanwë—né linë löar.” | | “Sed,” diris Doroteo, post momento da pensado, “Onklino Em diris al mi ke la sorĉistinoj ĉiuj jam mortis--antaŭ multege da jaroj.” |
24 | “Man ná Voriël Peramil?” maquentë i enwina nillë. | | “Kiu estas Onklino Em?” demandis la maljunulineto. |
25 | “Nás peramilinya ye marë Hyarveästassë, yallo tullen.” | | “Ŝi estas mia onklino kiu loĝas en Kansas, el kie mi venis.” |
26 | I Curuni Formeno nemnë sana ter lúmincili, ó cuvina carya ar hendyat na i hún. | | La Sorĉistino de la Nordo ŝajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. |
Tá ortanes anta ar equë, “Uin ista yassë Hyarveästa ná, pan allumë ahlárië pententalë tana nóreo fai. | | Post tio ŝi levis la kapon kaj diris, “Mi ne scias kie estas Kansas, ĉar neniam antaŭe mi aŭdis la nomon de tiu lando. | |
Mal á nyarë nin, ná empatyelleo nórë?” | | Sed diru al mi, ĉu ĝi estas civilizita lando?” | |
27 | “A, náto,” hanquentë Valanna. | | “Ho, jes,” respondis Doroteo. |
28 | “San ta anta cahta i nattun. | | “Do jen la kialo. |
I empatyelleo nóressen, savin, uir hinna eä curunir, yola istyari, yola luhtaller, yola saironi. | | Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorĉistinoj, nek sorĉistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. | |
Mal, é hanyal, empatyellë allumë ánië i Nórë Óþua, pan nalmë cirinë satyë ara aqua hyana ambaro. | | Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civiliziĝis, ĉar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. | |
Etta tensi samilmë curunir ar istyari imíca elmë.” | | Tial ni ankoraŭ havas sorĉistinojn kaj sorĉistojn inter ni.” | |
29 | “Man i istyari?” maquentë Valanna. | | “Kiuj estas la sorĉistoj?” demandis Doroteo. |
30 | “Óþ insë ná i Túra Istyar,” hanquentë i Curuni, pítaila ómarya hlussenna. | | “Oz mem estas la Granda Sorĉisto,” respondis la Sorĉistino, flustrigante sian voĉon. |
“Nás anturwa epë meo ilyë hyanar uo. | | “Li estas pli potenca ol ĉiuj ni aliaj kune. | |
Maris i Ostossë Laimarílo.” | | Li loĝas en la Urbo de Smeraldoj.” | |
31 | Valanna maquetúvanë enta maquetta, mal talumë i Naucor, i táriéner areä quildavë, áner romya yello ar leptentanë i mardua neltë yassë i Olca Curuni cainiénë. | | Doroteo intencis pli demandi, sed ĝuste tiam la Manĝtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis laŭte kaj indikis la angulon de la domo kie kuŝadis la Fia Sorĉistino. |
32 | “Mana sa ná?” maquentë i enwina nillë, ar tirnë, ar yesentë lala. | | “Kio okazis?” demandis la maljunulineto; kaj ŝi rigardis kaj komencis ridi. |
I qualin Curuníva talu aqua vániënë, ar alla vóranë hequa i telpinu hyapatu. | | La piedoj de la morta Sorĉistino estis plene malaperintaj kaj restis nur la arĝentaj ŝuoj. | |
33 | “Nánes tallë enwina,” rastanë i Curuni Formeno, “í árë au·parahtanë se lintië. | | “Tiom aĝa ŝi estis,” klarigis la Sorĉistino de la Nordo, “ke ŝi rapide elsekiĝis en la sunlumo. |
Ta ná seo tel. | | Ŝi ne plu ekzistas. | |
Mal i telpinu hyapatu ná elyeo, ar samuval tu coliën.” Racantes tal ar nampes i hyapatu, ar apa quáþiénes i asto et tu, aránes tu Valannan. | | Sed la arĝentaj ŝuoj estas por vi, kaj vi surportos ilin.” Ŝi klinis sin kaj prenis la ŝuojn, kaj elskuinte la polvon ŝi transdonis ilin al Doroteo. | |
34 | “I Curuni Rómeno nánë valateä pá tanu telpinu hyapatu,” equë mo i Naucoron, “ar eä aitë luhtu yantaina óttë; mal mana nás, allumë sintelmë.” | ; | “La Sorĉistino de la Oriento multe fieris pri tiuj arĝentaj ŝuoj,” |
35 | Valanna collë i hyapati mina i mar ar sestanë tai i paluhtassë. | | Doroteo portis la ŝuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. |
Tá ettulles ata i Nauconnar ar equë: | | Poste ŝi reelvenis al la Manĝtuloj kaj diris: | |
36 | “Ñormerin nanwenë peramilinyanna ar peratarinyanna, pan nanyë tanca i ñormeruvaltë ni. | | “Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo, ĉar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. |
Ma ecë lyen alya ni tuvë meninya?” | | Ĉu vi povas helpi min trovi la vojon?” | |
37 | I Naucor ar i Curuni minya tirner mo hyen, ar tá Valanna, ar tá quanþer carinta. | | La Manĝtuloj kaj la Sorĉistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee. |
38 | “Rómenna, ú hairë sio,” equë mo, “eä velca erumë, ar alquen polë coita lan lahta sa.” | | “Ĉe la Oriento, ne malproksime de ĉi tie,” diris unu, “estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri ĝin vivante.” |
39 | “Ná oveä hyarmessë,” equë hye, “pan anaiën tassë ar ecéniën sa. | | “Estas same ĉe la Sudo,” diris alia, “ĉar mi mem estis tie kaj vidis ĝin. |
Hyarmen ná i nórë i Quatalinóron.” | | La Sudo estas la lando de la Kveluloj.” | |
40 | “Quetir nin,” equë i neldeä nér, “i nás oveä númessë. | | “Oni diris al mi,” diris la tria viro, “ke estas same ĉe la Okcidento. |
Ar tana nórë, yassë i Malwinci marir, ná cunina ló i Olca Curuni Númeno, ye caruva lye mólya qui lelyal menyassë.” | | Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj loĝas, estas regata de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien.” | |
41 | “Formen ná mardinya,” equë i enwina heri, “ar hrímaryassë eä i imya velca erumë ya oscaita sina Nórë Óþua. | | “La Nordo estas mia hejmo,” diris la maljunulino, “kaj ĉe ĝia rando estas la sama granda dezerto kiu ĉirkaŭas ĉi tiun Landon Oz. |
Þoryan, moinanya, i mauva lyen marë ólmë.” | | Neeviteble, mia karulino, vi devos loĝi ĉe ni.” | |
42 | Valanna yesentë níta pá si, pan felles eresseä imíca ilyë sinë aië lië. | | Doroteo komencis plori pro tio, ĉar ŝi estis solsenta inter tiuj strangaj homoj. |
Niëryar nemner luë i hondolaucë Naucor, pan ú-pusto ete·nampeltë miwalanneltar ar yesenter níta aryë. | | Ŝiaj larmoj ŝajne malgajigis la bonkorajn Manĝtulojn, ĉar ili tuj elprenis siajn poŝtukojn kaj ankaŭ komencis plori. | |
Pá i enwina nillë, haines carperya ar sestanë i tilleo endë to nengwiryo mentë, lan nontes “Min, atta, neldë” sanwelunga ómanen. | | Kaj la maljunulineto, nu ŝi deprenis sian ĉapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia nazo, dum ŝi kalkulis “Unu, du, tri,” solenavoĉe. | |
Ú-pusto i carpë virinyë palonna, yassë tecina altë, fánë tehtalínen ninteccondo: | | Tuj la ĉapo fariĝis ardeza tabuleto, sur kiu estis skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj: | |
43 | “Á VALANNA LELYA I OSTONNA LAIMARÍLO” | | “DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ.” |
44 | I enwina nillë hainë i palon nengwiryallo, ar tengwiéla i quettar sassë, maquentë, “Ma essetya Valanna, moinanya?” | | La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vortojn sur ĝi, demandis, “Ĉu vi nomiĝas Doroteo, karulino?” |
45 | “Náto,” hanquentë i hína, cenila amba ar parahtaila niëryar. | | “Jes,” respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn okulojn. |
46 | “San möa lyen lelya i Ostonna Laimarílo. | | “Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. |
Nai Óþ alyauva lye.” | | Eble Oz helpos vin.” | |
47 | “Massë ná sina osto?” maquentë Valanna. | | “Kie estas tiu Urbo?” demandis Doroteo. |
48 | “Sa ná poicavë i nóreo endessë, ar ná cunina Oþwen, i Túra Istyar pá ye quenten lyen.” | | “Precize en la centro de la lando, kaj ĝin regas Oz, la Granda Sorĉisto pri kiu mi parolis.” |
49 | “Ma nás manë nér?” maquentë i vendë þosseä. | | “Ĉu li estas bona homo?” demandis la knabino maltrankvile. |
50 | “Nás manë Istyar. | | “Li estas bona Sorĉisto. |
Ma nás nér hya lás, uinyë ista quetë, pan allumë ecéniënyes.” | | Ĉu li estas homo, mi ne scias, ĉar mi neniam vidis lin.” | |
51 | “Manen ecë nin menë tar?” maquentë Valanna. | | “Kiel mi iru?” demandis Doroteo. |
52 | “Möa lyen pata. | | “Vi devos marŝi. |
I lenda ná anda, ter restassë ya ná nalumë fastima ar nalumë ulca ar rúcima. | | Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. | |
Aimanen, yuhtauvan quanë i sairinë curuvi ya istan variën lyeo anat harnalë.” | | Tamen, mi uzos ĉiun magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraŭ danĝeroj.” | |
53 | “Ma menuvalyë onyë?” i vendë mencë, ye yesentiénë namë i enwina nillë ve reä málorya. | | “Ĉu vi bonvolos akompani min?” pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon. |
54 | “Vá, ui ecë nin carë ta,” hanquentes, “mal antauvanyë lyen miquenya, ar alquen veryauva harna quén ye i Curuni Formeno imíquië.” | | “Ne, mi ne povos,” ŝi respondis, “sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu kuraĝos damaĝi personon kisitan de la Sorĉistino de la Nordo.” |
55 | Tuldes areä Valannanna ar minquë se moicavë i timbaressë. | | Ŝi proksimiĝis al Doroteo kaj kisis ŝian frunton delikate. |
Yassë péryat appaniéner i vendë, ressë tullo corna, silila tehta, san Valanna túvë rongo cato. | | Kie ŝiaj lipoj tuŝis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciiĝis Doroteo nelonge post tiam. | |
56 | “I mallë i Ostonna Laimarílo ná vaina maldë tesarínen,” equë i Curuni, “san ui ecë lyen loita sa. | | “La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj,” diris la Sorĉistino, “do vi ne maltrafos ĝin. |
Yá ániéval Óþ, vályë þorya sé, mal á quetë nyárelya ar á cesta sé alya lye. | | Veninte al Oz, ne timu lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. | |
Namárië, moinanya.” | | Adiaŭ, karulino.” | |
57 | I Naucor neldë cúvë núra issen ar mernë sen fastima mentië, epta pataneltë öa imbë i aldar. | | La tri Manĝtuloj profunde riverencis antaŭ ŝi kaj deziris por ŝi plaĉan veturon, kaj post tio ili formarŝis tra la arboj. |
I Curuni ánë Valanna nilda níca cas·cuvië, quirnë insë hyarma rastulceryassë nellumë, ar ú-pusto nannemnë, lio aitaila níca Ilwë, ye hungë senna faren romya yá öantiénes, pan þóriénes yarra hya ambë lan issë tarnë areä. | | La Sorĉistino amike skuetis sian kapon al Doroteo, ĉirkaŭturnis sin trifoje sur sia maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je ŝi tre laŭte post ŝia foriro, ĉar li timis eĉ brueti dum ŝi apude staris. | |
58 | Mal Valanna, istaila hye ná curuni, nóquistaniénë i hye autúvanë poicavë tana lénen, ar aqua lánë aitaina. | | Sed Doroteo, kiu sciis ke ŝi estas sorĉistino, anticipis ke ŝi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis surprizita. |
—generated by quettali version 0.30.42