Click the tengwar text to view/hide the romanized text. Click the romanized text to view the translation. Click the translation to hide it again. Refresh page to reset everything.
Also available as a 🖵wide screen version.
Alternative versions: English.
【1】 Níca ranyarion otorniëlva eccuinuner neuna amauressë, ceutainë ar quanta estelmen, ar Valanna mantë arinwat ve aranel tuorvalínen ar piolínen i aldalillon arë i sírë.
► Nia malgranda grupo de marŝantoj vekiĝis la sekvan matenon refreŝigita kaj plena de espero, kaj Doroteo manĝis kvazaŭ princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.
¶ Cata te engë i lómeä taurë ya ter·eméniéneltë varna, anahtai cainuyéneltë lio nassiutiëssë; mal pó te engë írima, calina restassë ya nemnë telyanta te Laimarilinonna.
;
► Malantaŭ ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapaŝis, kvankam ili suferis multajn senkuraĝigojn; sed antaŭ ili estis bela, sunoplena regiono kiu ŝajnis voki ilin antaŭen al la Smeralda Urbo.
【2】 Eë, i palda sírë sí aucirnë te ló sina vanima nórë.
► Estis vere ke la larĝa rivero nun fortranĉis ilin de tiu bela regiono;
¶ Mal i luttalan amna ritina, ar apa i Latúcen Ornendur icírië ambë rambali ar atácië tai uo toinë pirindelínen, náneltë feryë na yesta.
► sed la floso estis preskaŭ finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis tranĉi kelkajn pliajn ŝtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis pretaj komenci.
¶ Valanna harunë i luttalamo endessë ar camyanë Ilwë rancuryatsë.
► Doroteo sidiĝis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj.
¶ Yá i Úverya Rauro pantë to i luttalan, sa olanë antalta, pan nánes alta ar lungo; mal i Corcurco ar i Latúcen Ornendur tarnë to i etwa cimba na carë sa palwa, ar sámeltë andu andulu máttatsë na nirë i luttalan ter i nén.
;
► Kiam la Malkuraĝa Leono paŝis sur la floson, ĝi grave kliniĝis, ĉar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi ĝin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por puŝi la floson tra la akvo.
【3】 Lendeltë ener faren mai minyavë, mal yá ananyeltë i siryo endë, i linta sirië luncë i luttalan ener, palan ar ampalan au i mallello maldë tesarion.
► Ili sukcesis sufiĉe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj;
¶ Ar i nén olanë tallë núra í andu andulu úner appa talda.
► kaj la akvo tiom profundiĝis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon.
【4】 “Si ná urra,” equë i Latúcen Ornendur, “pan qui ui ecë ven anya i nór, san sa coluva elvë mina i nórë i Olca Curunio Númeno, ar luhtauvas vé ar caruvas vé mólyar.”
► “Estas malbone,” diris la Stana Lignohakisto, “ĉar se ni ne atingos la bordon ni portiĝos en la landon de la Fia Sorĉistino de la Okcidento, kaj ŝi sorĉos nin kaj sklavigos nin.”
【5】 “Ar tá inyë úva ñetë sanar,” equë i Corcurco.
► “Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon,” diris la Birdotimigilo.
【6】 “Ar inyë úva ñetë verië,” equë i Úverya Rauro.
► “Kaj mi ne ricevus kuraĝon,” diris la Malkuraĝa Leono.
【7】 “Ar inyë úva ñetë hón,” equë i Latúcen Ornendur.
► “Kaj mi ne ricevus koron,” diris la Stana Lignohakisto.
【8】 “Ar inyë allumë nanwenuva Hyarveästanna,” equë Valanna.
► “Kaj mi neniam reirus al Kansas,” diris Doroteo.
【9】 “Möa elven tancavë menë Laimarilinonna qui ecë ven,” i Corcurco cacarranë, ar nirnes tallë poldavë anda andulyassë i sa himinyë tulca mí loxo i siryo talassë.
► “Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble,” aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte puŝis sian longan stangon ke ĝi firme fiksiĝis en la koto sur la fundo de la rivero,
¶ Tá, nó polles ata lucë sa ara—hya lerya sa—rúmanë i luttalan öa, ar i almelóra Corcurco ressë napila i andul i siryo endessë.
► kaj antaŭ ol li povis reeltiri ĝin, aŭ malteni ĝin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis lasita kroĉiĝanta al la stango meze de la rivero.
【10】 “Namárië!” holtunes ca te, ar lai lungë te seo lenwë.
► “Adiaŭ!” li kriis al ili, kaj ili bedaŭregis forlasi lin;
¶ Eë, i Latúcen Ornendur yesentë níta, mal almarénen rennes i encë insen ola aumatina, ar etta parahtanes niëryar Valanno quiltalannessë.
► efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed feliĉige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antaŭvesto de Doroteo.
【11】 Aþahanyë si nánë urra nat i Corcurquen.
► Kompreneble ĉi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.
【12】 “Nanyë sí horna tiëssë epë yá minyavë omennen Valanna,” sannes.
► “Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis Doroteon,” li pensis.
¶ “Tá, nánen panina andulessë porisalquenoressë, yassë sinten nenta-ruhta i corcor, annún.
► “Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn;
¶ Mal tancavë ui eä yuhtië Corcurquen ye ná panina andulessë i siryo endessë.
► sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero.
¶ Þoryanyë i allumë samuvan umma sanar, teldessë!”
► Mi timas ke mi vere neniam akiros cerbon!”
【13】 I luttalan luntë ó i celumë, ar i almelóra Corcurco nánë lemba háya.
► Laŭlonge de la rivero naĝis la floso, kaj la povra Birdotimigilo fariĝis pli kaj pli for.
¶ Tá i Rauro equë:
► Tiam la Leono diris:
【14】 “Möa carë ma na rehta vé.
► “Io estas farenda por savi nin.
¶ Savin i polin lutë hrestanna ar tucë i luttalan cana ni, au napuval tanco i pimpenyo mentë.”
► Mi kredas ke mi povos naĝi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto.”
【15】 Epta campes i nenenna, ar i Latúcen Ornendur nampë tanca mahtë pimperyassë.
► Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston,
¶ Tá i Rauro yesentë lutë quanna poldoreryanen i hrestanna.
► kiam la Leono komencis kiel eble plej forte naĝi al la bordo.
¶ Sa nánë urda mólë, anahtai nánes tallë höa; mal rongo tuncesset et i sirië, ar tá Valanna nampë i Latúcen Ornenduro anda andul ar aþyanë nirë i luttalan norenna.
;
► Estis tre malfacile, malgraŭ lia grandeco; sed iom post iom ili tiriĝis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis puŝi la floson al la tero.
【16】 Ilyë lumbáriéneltë yá ananyeltë i hresta yallumë ar au·panteltë i vanima laica salquenna, ar yú sinteltë í sírë cóliénë te anda hairië pella i mallë maldë tesarion ya tulyanë Laimarilinonna.
► Ili ĉiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj paŝis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaŭ sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.
【17】 “Mana caruvalvë sí?” maquentë i Latúcen Ornendur, lan i Rauro cainunë i salquessë na lavë i Anar parahta se.
► “Kion ni faru nun?” demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kuŝis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.
【18】 “Möa ven nanwenë i mallenna, aitë lénen,” equë Valanna.
► “Ni devas iel reiri al la vojo,” diris Doroteo.
【19】 “I arya panna nauva i patalvë arë i síriva ráva mennai tulilvë i mallessë ata,” equë i Rauro.
► “La plej bona plano estos marŝi laŭ la riverbordo ĝis ni reatingos la vojon,” komentis la Leono.
【20】 Etta, yá náneltë sériélë, Valanna nampë i vircolcarya ar yesenteltë arë i ráva tupina ló salquë, i mallenna yallo i sírë cóliénë te.
► Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marŝi laŭ la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin.
¶ Nánë írima restassë, ó linë lotteli ar yáve-aldar ar aurë na alasta te, ar quíta úneltë felë tallë naireä pá i almelóra Corcurco, san éciévanë ten mai alarya.
► Ĝi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedaŭro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere feliĉaj.
【21】 Pataneltë enera ta lintië ve polleltë, Valanna rië haunë ellumë na lepë netya lottë; ar apa lúmë i Latúcen Ornendur holtunë: “Á tirë!”
;
► Ili marŝis laŭ sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: “Rigardu!”
【22】 Tá ilyë tirneltë i sírë ar cenneltë i Corcurco harila andulyassë i neno endessë, nemila ameresseä ar colonda.
► Ĉiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfeliĉa.
【23】 “Mana polilvë carë rehta se?” maquentë Valanna.
► “Kion ni povas fari por savi lin?” demandis Doroteo.
【24】 I Rauro ar i Ornendur yúyu quasser carinta, pan únettë ista.
► La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaŭ skuis sian kapon ĉar ili ne sciis.
¶ San haruneltë i rávassë ar tirner írenen i Corcurco mennai Tópocáno villë arë, ye, yá cennes te, andoryanë na serë i neno cimba.
► Do ili sidiĝis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon ĝis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi ĉe la rando de la akvo.
【25】 “Man naldë ar manna léleäldë?” maquentë i Tópocáno.
► “Kiuj vi estas kaj kien vi iras?” demandis la Cikonio.
【26】 “Nanyë Valanna,” hanquentë i vendë, “ar sinar nár málonyat, i Latúcen Ornendur ar i Úverya Rauro; ar léleälmë Laimarilinonna.”
;
► “Mi estas Doroteo,” respondis la knabino, “kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuraĝa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo.”
【27】 “Si lá i mallë,” equë i Tópocáno, lan rinces anda langorya ar cendanë i aia otornië.
► “Ne estas la ĝusta vojo,” diris la Cikonio, dum ŝi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.
【28】 “Isteänyes,” hanquentë Valanna, “mal oróviëlmë i Corcurco, ar sáneälmë yanen ñetuvalmes ata.”
► “Mi scias,” respondis Doroteo, “sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin.”
【29】 “Massë nás?” maquentë i Tópocáno.
► “Kie li estas?” demandis la Cikonio.
【30】 “Entassë i sírissë,” hanquentë i nettë.
► “Tie, en la rivero,” respondis la knabino.
【31】 “Quíta lás tallë alta ar lungo en ñetinyes len,” equë i Tópocáno.
► “Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi,” komentis la Cikonio.
【32】 “Lás nit lungo,” equë Valanna mína, “pan nás sañquanta þardenen; ar qui nan·tulyauvalyes elven, san hantauvalmel quandë.”
;
► “Li tute ne estas peza,” diris Doroteo, fervore, “ĉar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin senfine.”
【33】 “Mai, ricuvan,” equë i Tópocáno, “mal qui tuvin i nás lungo han colië, san mauva nin carë lanta se i sírinna ata.”
► “Nu, mi provos,” diris la Cikonio, “sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron.”
【34】 San i alta oio villë i vilyanna ar or i nén mennai tulles yassë i Corcurco háranë andulyassë.
► Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon ĝis ŝi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango.
¶ Tá i Tópocáno velcu napparyanten nampë i Corcurco rancussë ar collë se ama i vilyanna ar nan i rávanna, yassë Valanna ar i Rauro ar i Latúcen Ornendur ar Ilwë háraner.
► La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendis.
【35】 Yá i Corcurco hirnë insë imíca máloryar ata, tallë alaranyes i vaines rancuryanten ilyë te, éta i Rauro ar Ilwë; ar lan pataneltë ener, lirunes “Tol-te-rí-te-o!” ilya patessë, felles tallë alasseä.
;
► Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis ĝojega kaj ĉirkaŭbrakumis ĉiujn, eĉ la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marŝadis li kantis “Tol-de-ri-de-o!” ĉiupaŝe, tiom gaja li estis.
【36】 “Þoronyen i é reþúvanen i sírissë tennoio,” eques, “mal i nilda Tópocáno rehtanë ni, ar qui ummanan cauvan sanar, san túvan i Tópocáno ata ar antauva sen aitë veuyalë hilistas.”
► “Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne,” li diris, “sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por ŝi.”
【37】 “Tensi þá,” equë i Tópocáno, ye o·vílanë ara te.
► “Ne necesas,” diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili.
¶ “Illumë tyasin alya aiquen tarastiëssë.
► “Mi ĉiam plezure helpas kiam estas danĝero.
¶ Mal mauran menë sí, pan vinimonyar láreär nin i haustassë.
► Sed mi devas foriri nun, ĉar miaj beboj atendas min en la nesto.
¶ Merin i túvaldë Laimarilinon ar i Óþ alyauva len.”
► Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin.”
【38】 “Hantanyel,” hanquentë Valanna, ar tá i nilda Tópocáno villë i vilyanna ar ron nánë et cen.
► “Dankon,” respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaŭ ne plu videblis.
【39】 Pataneltë ener lastailë i quilini aiwion liruyen ar tirilë i lelyë lotteli yai sí olaner tallë nelcë í hún nánë tupina ló tai ve farmanen.
► Ili marŝadis aŭskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densiĝis ke ili tapiŝis la teron.
¶ Enger altë maldë ar fánë ar luini ar luicarni lóti, ara carni lórelótion altë lóþéli, yai náner tallë alcarinqua quileo i amna caldomyaneltë Valannavat hendu.
► Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaŭ grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaŭ blindigis la okulojn de Doroteo.
【40】 “Naltë vanimë, ma naitë?” i vendë maquentë, lan neppes mir i tyausteä niþilë i calimë lottion.
► “Belegaj!” la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.
【41】 “Quistan san,” hanquentë i Corcurco.
► “Verŝajne,” respondis la Birdotimigilo.
¶ “Yá samin sanar, ai tyasuvanyet arya.”
► “Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli ŝatos ilin.”
【42】 “Quíta céla samin hón, meluvanyet,” napannë i Latúcen Ornendur.
► “Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin,” aldonis la Stana Lignohakisto.
【43】 “Illumë atyásiën lotti,” equë i Rauro.
► “De ĉiam plaĉas al mi floroj,” diris la Leono;
¶ “Nemit tallë aláþi ar míwë.
► “ili aspektas tiel senhelpaj kaj malfortaj.
¶ Mal uir eä i tauressë tallë calima ve sinar.”
► Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel ĉi tiuj.”
【44】 Sí tulleltë linë en ama·linë i altë carni lórelotelinnar, ar mancë en ammancë i hyanë lottelinnar; ar rongo ananyeltë endessë velca salquenóro lórelótion.
;
► Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaŭ ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj.
¶ Sí ná maisinwa i yá linë sinë lotti eär uo, holmelta ná tallë turwa i mo ye nefë sa lorúvas, ar laqui haita i lorna i lottion niþilello, lórauvas ener ar enera tennoio.
► Nu, oni bone scias ke kiam grupiĝis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas sufiĉe potenca por dormigi ĉiun kiu enspiras ĝin, kaj se la dormanto ne portiĝas for de la odoro de la floroj li dormas senĉese por ĉiam.
¶ Mal Valanna únë ista si, yula encë sen au·menë i calinë carni lottellon yai enger os ildomë; san silumë hendyat olaner lungu ar felles i möa sen haruë na serë ar na lorë.
;
► Sed Doroteo ne sciis tion, nek ŝi povis foriri de la grandaj ruĝaj floroj kiuj ĉie ĉirkaŭis ilin; do baldaŭ ŝiaj okuloj peziĝis kaj ŝi sentis bezonon sidiĝi por ripozi kaj por dormi.
【45】 Mal i Latúcen Ornendur únë lavë sen carë si.
► Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.
【46】 “Möa ven ronga ar nanwenë i mallenna maldë tesarion nó lómë,” eques; ar i Corcurco náquentë sen.
;
► “Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaŭ ol noktiĝos,” li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li.
¶ Etta cacarraneltë pata mennai Valanna únë polë tarë ener.
► Do ili plu marŝadis ĝis Doroteo ne plu povis stari.
¶ Hendyat holonyer anat insë ar litinyë sen massë nánes ar lanantes imíca i lórelóti, hendu·hollavë lorna.
► Ŝiaj okuloj fermiĝis malgraŭ ŝia volo kaj ŝi forgesis kie ŝi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante.
【47】 “Mana caruvalvë?” maquentë i Latúcen Ornendur.
► “Kion ni faru?” demandis la Stana Lignohakisto.
【48】 “Qui lóyalves sissë san qualuvas,” equë i Rauro.
► “Se ni lasos ŝin ĉi tie ŝi mortos,” diris la Leono.
¶ “I lottion niþilë qualteä ilyë vé.
► “La odoro de la floroj mortigas nin ĉiujn.
¶ Inyë urda polë hepë hendinyat látë, ar i röa vin lorna.”
► Mi mem apenaŭ povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas.”
【49】 Nánë naitë; Ilwë lanantiénë ara hérincirya.
;
► Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton.
¶ Mal i Corcurco ar i Latúcen Ornendur, lálë hráveo, láneltë tarastainë ló i lottion niþilë.
► Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, ĉar ili ne konsistis el karno, ne ĝenis la odoro de la floroj.
【50】 “Á norë lintië,” equë i Corcurco i Rauron, “ar á etemenë sina qualmeä lóþollo éya polil.
► “Rapide kuru,” diris la Birdotimigilo al la Leono, “kaj eliru ĉi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaŭ.
¶ Tulyauvammë i nettë ómmë, mal qui lorúval, nalyë alta han ya polë colë.”
► Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormiĝos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin.”
【51】 San i Rauro valtanë insë ar campë póna ta lintië ve polles menë.
► Do la Leono vigligis sin kaj antaŭensaltadis kiel eble plej rapide.
¶ Apa þenwa nánes et cen.
► Post momento li ne plu estis videbla.
【52】 “Ánquë carë hanwa mánquainen ar colë se,” equë i Corcurco.
► “Ni uzu niajn manojn kiel seĝon, por porti ŝin,” diris la Birdotimigilo.
¶ San nampettë Ilwë ar sestanettë i röa Valannava sottossë, ar tá carnettë hanwa máttainen i haccan ar rancuttainen i rancunt ar collettë i lorna vendë mitta tu ter i lóþ.
► Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris seĝon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel seĝobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj.
【53】 Ener ar enera patanettë, ar nemnë í qualmië lottion velca farma yai oscainë te allumë telúvanë.
► Plu kaj plu ili marŝis, kaj ŝajnis ke la granda tapiŝo da mortigaj floroj ĉirkaŭ ili neniam finiĝos.
¶ Hilyanettë i siryo lócë, ar yallumë tullettë málontassë i Rauro, cainiéla aqua lorna imbë i lórelóti.
► Ili sekvis la kurbiĝon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj.
¶ I lotti naiéner acca turwa i yána hravanen ar váriénes yallumë, ar lantiénes vin þenna hairië i lórelot-lóþo teldenna, yassë i wenya salquë lantë vanimë laicë palarissen pó te.
► La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolĉa herbaro kuŝis en belaj verdaj kampoj antaŭ ili.
【54】 “Uinquë polë carë ma sen,” equë i Latúcen Ornendur, naireryanna; “pan nás lungo han ortië.
;
► “Nenion ni povas fari por li,” diris la Stana Lignohakisto, malfeliĉe; “ĉar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin.
¶ Möa vent hehta se sissë i lolóruvas tennoio, ar cenasit óluva sen i utúviës verië yallumë.”
► Ni devos lasi lin ĉi tie eterne dormi, kaj eble li sonĝos ke li fine trovis kuraĝon.”
【55】 “Apanainan,” equë i Corcurco.
► “Mi bedaŭras,” diris la Birdotimigilo.
¶ “Anahtai i Rauro tallë Úverya, nánes arya menendil.
► “La Leono estis tre agrabla kamarado malgraŭ sia malkuraĝo.
¶ Mal ánquë menë ener.”
► Sed ni pluiru.”
【56】 Collettë i lorna vendë vanima latsenna ar' i sírë, faren haira i lórelot palarello na hranga se nefë amba i lottion hloima, ar sís acaitiëltes moica i maxa salquessë ar laranyeltë í virya hwesta cuitauvanë se.
► Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, sufiĉe for de la kampo da papavoj por ke ŝi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kuŝigis ŝin delikate sur la molan herbaron kaj atendis ĝis la freŝa venteto vekos ŝin.
—generated by quettali version 0.30.42